2erik/o PV

eriko

BOT Arbedo aŭ arbusto kun rozaj aŭ blankaj floroj, kreskanta en sablaj teroj, genro el familio erikacoj (Erica): kiel eriko aspektis la pinarbaroj sur la altaj rokoj [1]; kabanoj […] kovritaj per erikeja torfo kaj per tavolo da eriko [2]; tie kaj tie staris fasketoj da eriko, vakcinio kaj mirtelo, kiuj trovis iom da humo kaj akvo en la kavetoj kaj fendaĵoj de la grundo InfanTorent2 . VD:oksikoko, vakcinioHOM:Eriko (nomo)

eriko, Tablomonto, Sudafriko
PD  [3]
angle:
heath
beloruse:
верас
ĉeĥe:
vřesovec
ĉine:
石南属 [shínánshǔ], 石南树 [shínánshù]
france:
bruyère (plante)
germane:
Heidekraut, Erika
hungare:
hanga, erika
japane:
エリカ, ヒース
katalune:
bruc, bruguera
latinece:
Erica
nederlande:
heide, heidekruid, erica
perse:
اریکا، خلنگ
pole:
wrzos, wrzosiec
portugale:
urze
ruse:
вереск древовидный
slovake:
vresovec
svede:
ljung
ukraine:
ерика

erikejo

GEOG Regiono, loko surkreskata de erikoj: pli ol unu vintro pelis la neĝon super la erikejo kaj super la altaĵo [4]; ĉi tie sur la erikejo ekzistis aliaj trezoroj, ĉi tie estis plene de eriko kaj fragoj kaj mirteloj [5]; ni loĝas sur la erikejo, sur la seka erikejo [6]. VD:herbejo, marĉo1

erikejo apud Haltern am See, Germanujo
CC BY-SA 4.0  [7]
angle:
heath, moor
ĉeĥe:
vřesoviště
ĉine:
石南树 [shínánshù]
france:
brande, bruyère (lieu), lande (à bruyères)
germane:
Heide
japane:
ヒースの生い茂った荒野 [ヒースのおいしげったこうや]
katalune:
bruguerar
pole:
wrzosowisko
slovake:
vresovište
ukraine:
вересовище

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~ejo: Mankas verkindiko en fonto.