*grat/i PV

*grati

(tr)
Froti malforte kaj supraĵe per akra aŭ raspa objekto: per sia beko ĝi gratis sur la folio [1]; du maljunaj paseroj […] diris pep kaj tergratis per la maldekstra piedo [2]; [ili] per la tuta korpo ektremas, se oni gratas per karbo sur vitro [3]; la malliberulo gratis sur la muro versojn kaj bildojn [4]; ŝi gratis al si mem la bruston kaj engutigis en la kaldronon sian nigran sangon [5]; la respektinda Asarhadon komencis sin grati inter la skapoloj [6]; la knabino intence pikis siajn fingrojn kaj disgratis la manon per dorno por makuli la bobenon [7]; la kato […] saltis sur lian vizaĝon, kraĉis kaj gratis [8]; pene sub la tero ministoj salon gratas LSB ; per ĉiuj diabloj! mi elgratos al li per la ungoj la okulojn [9]; kie jukas, tie ni gratas PrV . VD:froti, gratvundi, skrapi
angle:
scratch
beloruse:
чухаць, драпаць, скрабаць, скрэбці
ĉeĥe:
drbat, strouhat, škrabat
ĉine:
抓过 [zhuāguò], 引起湿疹 [yǐnqǐshīzhěn], 挠痒 [náoyǎng], 挠 [náo], 擿 [zhì], 惹恼 [rěnǎo], 炉架 [lújià]
france:
gratter (racler)
germane:
kratzen ter~i: scharren. dis~i: zerkratzen.
japane:
ひっかく, かき削る [かきけずる], かく
nederlande:
krassen
pole:
drapać, śrupać (pot.)
portugale:
coçar, raspar
ruse:
чесать, скрести, царапать
slovake:
škrabať
svede:
riva (med något vasst), klösa
turke:
kazımak, kaşımak, yavaşça(kapı) çalmak
ukraine:
дряпати, скребти, шкребти, шкрябати

grato

Ago grati; rezulto de tiu ago, grata difekto: [ŝi] ricevis kelkajn fortajn gratojn [10]; tri tergratoj per la maldekstra piedo [11]; post reciproka grato de niaj postaĵoj, estiĝis inter ni tre amika humoro VaK ; tri trenŝipoj venis kaj levis [la ŝipon] de la rifoj en la alta tajdo, tute elegante, eĉ grato ne postrestis [12]; en unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj PrV . VD:foldo
beloruse:
чуханьне, драпаньне
ĉeĥe:
vryp, škrábnutí
ĉine:
划伤 [huàshāng], 划痕 [huàhén], 疤 [bā]
france:
grattage
germane:
Kratzer, Kratzen, Schmarre
japane:
ひっかくこと, かくこと
slovake:
vryp, škrabanec, škrabnutie

administraj notoj