8grek/o MT FK

greko

1.
Homo apartenanta al la ĉefa etno de la historia aŭ moderna Grekujo: la filoj de la Grekoj [1]; inter tiuj, kiuj alvojaĝis por adorkliniĝi ĉe la festo, estis iuj Grekoj [2]; ili ambaŭ eniris en la sinagogon de la Judoj, kaj tiel parolis, ke granda amaso da Judoj kaj Grekoj kredis [3]; tio sciiĝis al ĉiuj, kiuj loĝis en Efeso, Judoj kaj Grekoj [4]; ekkoni per apartaj trajtoj la landon de la antikvaj grekoj [5]; la grekoj, kvankam ĉirkaŭŝutataj per liaj favoroj, tamen insultas lin FK ; riĉa grekino, vidvino 57-jara [6]. VD:heleno
2.
Grekujano, ŝtatano de Grekujo: kelkaj eŭropaj politikistoj kaj ŝtatoj volas daŭrigi la nunan sistemon, laŭ kiu teorie ĉiu oficiala EU-lingvo estu uzebla kaj la kostoj de interpretado estu kovrataj el la EU-buĝeto, […] estas fakte grekoj kaj belgoj, kiuj pledas por la ĝisnuna sistemo – ĉu pro prestiĝaj kialoj, ĉu pro lingva egaleco [7]; la antaŭ kvar jaroj sukcesintaj grekoj, kiuj post tri malvenkoj en la grupa fazo devis forlasi la konkurson [8].
angle:
Greek
beloruse:
грэк
ĉeĥe:
Řek
ĉine:
希腊人 [xīlàrén]
france:
Grec, Grecque (subst.)
germane:
Grieche
hispane:
griego, griega (subst.)
japane:
ギリシア人 [ギリシャじん]
katalune:
grec (subst.)
nederlande:
Griek
ruse:
1. грек 2. гражданин Греции
slovake:
Grék
ukraine:
грек

greka

1.
Rilatanta al grekoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: fariĝis murmurado de la Grekaj Judoj kontraŭ la Hebreaj [9]; ĉu vi scias la Grekan lingvon [10]? la greka regimento [11]; vizito de greka prezidanto [12]; (figure) formeti ĝis la grekaj kalendoj (kiuj ne ekzistas, do por ĉiam) PrV .
2.
La greka lingvo: komparado de la greka kaj la hebrea [13].
angle:
Greek
beloruse:
грэцкі
ĉeĥe:
řecký
ĉine:
希腊的 [xīlàde]
france:
1. grec, grecque (adj.) 2. grec (langue)
germane:
griechisch
hispane:
1. griego, griega (adj.) 2. griego (lengua)
japane:
ギリシアの
katalune:
grec (adj.)
nederlande:
Grieks
okcidentfrise:
Gryksk
slovake:
grécky
ukraine:
грецький

Grekujo FK (GR)

GEOGPOL Ŝtato en la suda Eŭropo (en Balkana Duoninsulo) kun ĉefurbo Ateno; teritorio de Respubliko Grekujo, limanta kun Albanujo, Bulgarujo, Nord-Makedonujo, Turkujo kaj maroj: Egea, Ionia, Kreta kaj Mediteranea: la reĝo de Grekujo [14]; per multaj paroloj kuraĝiginte la tieulojn, li venis en Grekujon [15]; ni parolis pri la mizero de Grekujo [16]. SIN:Grekio
Rim.: La grekoj mem nomas E-asocion: Helena Esperanto-Asocio, ne Greka Esperanto-Asocio [SC]
angle:
Greece
beloruse:
Грэцыя
bulgare:
Гърция
ĉine:
希腊 [xīlà]
france:
Grèce, République hellénique
germane:
Griechenland
greke:
Ελλάδα, Ελλάς, Ελληνική Δημοκρατία
hispane:
Grecia, República Helénica
hungare:
Görögország
indonezie:
Yunani
katalune:
Grècia, República Hel·lènica
nederlande:
Griekenland
norvege:
Hellas
okcidentfrise:
Grikelân
perse:
یونان
pole:
Grecja, Republika Grecka
portugale:
Grécia

administraj notoj