10makedon/o NT , macedon/o FK
makedono, macedono
- 1.
Ano de antikva nordgreka etno, distingiĝante de aliaj grekoj pro traka kaj
iliria influoj:
oni kure kolektiĝis unuanime en la teatron, ekkaptinte Gajon
kaj Aristarĥon, Makedonojn, kunvojaĝantojn de Paŭlo
[1];
ni ekveturis sur la maron, havante kun ni Aristarĥon, Makedonon el Tesaloniko
[2];
heroo Aleksandro kondukadis viajn macedonojn al la batalo
[3];
la antikva sciulo Strabono (63-20 antaŭ la komuna erao) notis en
la sepa volumo de sia Geografio, ke „iliroj kaj makedonoj parolas
saman lingvaĵon [kaj] havas similajn morojn kaj kutimojn“
[4].
- 2.
Ŝtatano de Nordmakedonujo,
respektive ano de ties ĉefa sudslava etno:
registaro, en kiu superregas etnomakedonoj kaj iliaj partioj, ne
volas dividi la komunan riĉaĵon kun albanoj kaj plejeble sabotas
plenumon de la Ohrid-interkonsento
[5];
oni prezentis Aleksandron la Grandan kiel sametnulon de la
nuntempaj makedonoj, ankaŭ patrinon Tereza kiel
makedoninon kaj ne albaninon)
[6].
okazis surstrataj konfrontoj inter slavomakedonoj kaj
albanomakedonoj en Skopje
[7].
1.
La Nova Testamento, La agoj 19:29
2. La Nova Testamento, La agoj 27:2
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
4. Monato, Bardhyl Selimi: Ridinda aserto
5. Monato, Bardhyl Selimi: Neniu paco sen interkonsento
6. Monato, Bardhyl Selimi: Per into al onto
7. Monato, Bardhyl Selimi: Bruligita la flago
2. La Nova Testamento, La agoj 27:2
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
4. Monato, Bardhyl Selimi: Ridinda aserto
5. Monato, Bardhyl Selimi: Neniu paco sen interkonsento
6. Monato, Bardhyl Selimi: Per into al onto
7. Monato, Bardhyl Selimi: Bruligita la flago
- angle:
- Macedonian (subst.)
- beloruse:
- македонец
- ĉeĥe:
- Makedonec
- france:
- Macédonien (subst.)
- germane:
- Mazedonier
- japane:
- マケドニア人 [マケドニアじん]
- katalune:
- macedoni (subst.)
- nederlande:
- Macedoniër
- pole:
- Macedończyk, Macedonka
- portugale:
- macedónio (subst.), macedônio (subst.)
- slovake:
- Macedónec
- ukraine:
- македонець
10makedona, macedona
- angle:
- Macedonian (adj.)
- beloruse:
- македонскі
- ĉeĥe:
- makedonský
- france:
- macédonien (adj.)
- germane:
- mazedonisch
- katalune:
- macedoni (adj.)
- nederlande:
- Macedonisch
- pole:
- macedoński
- portugale:
- macedónio (adj.), macedônio (adj.)
- slovake:
- macedónsky
- ukraine:
- македонський
10Makedonujo [8], Macedonujo
- 1.
En la historio, lando norde de Grekujo, loĝata de makedonoj1:
post kiam li vidis la vizion, ni tuj penis foriri en Makedonujon,
konkludinte, ke Dio vokis nin, por prediki al ili la evangelion
[9];
Paŭlo intencis en la spirito, trapasinte Makedonujon kaj
la Aĥajan landon, vojaĝi al Jerusalem
[10];
Aleksandro de Macedonujo
FK
.
- 2.

Nordmakedonujo:
Bulgara abio estas […] indiĝena en la montaroj de
Balkana duoninsulo, ĝi troviĝas en Bulgarujo, norda Grekujo,
Respubliko Makedonujo, Albanujo kaj Serbujo
[11]
Rim.: Post nomkvereloj kun loĝantoj de la samnoma nordgreka regiono oni renomis la Respublikon Makedonujon al Nordmakedonujo en 2019.
Makedonio8.
Oficiala Informo de AdE, numero 12
9. La Nova Testamento, La agoj 16:10
10. La Nova Testamento, La agoj 19:21
11. Vikipedio, Bulgara abio
9. La Nova Testamento, La agoj 16:10
10. La Nova Testamento, La agoj 19:21
11. Vikipedio, Bulgara abio
- afrikanse:
- Masedonië
- albane:
- Maqedonia
- angle:
- Macedonia
- beloruse:
- Македонія
- bulgare:
- Македония
- ĉeĥe:
- Makedonie
- ĉine:
- 馬其頓 [Mǎqídùn], 马其顿 [Mǎqídùn]
- france:
- Macédoine
- germane:
- Mazedonien
- hispane:
- Macedonia
- itale:
- Macedonia
- katalune:
- Macedònia
- makedone:
- Македонија
- nederlande:
- Macedonië
- perse:
- مقدونیه
- pole:
- Macedonia
- portugale:
- Macedónia, Macedônia
- ruse:
- Македония
- slovake:
- Macedónsko
- svede:
- Makedonien
Nordmakedonujo, 10Nord-Makedonujo (MK)

Ŝtato en la suda Eŭropo kun ĉefurbo Skopjo, limanta kun Albanujo,
Bulgarujo, Grekujo kaj Serbujo:
Nord-Makedonujo, en longa formo Respubliko
Nord-Makedonio […]
estas unu el la ŝtatoj naskiĝintaj post la disiĝo de la Socialisma federacia
respubliko Jugoslavio, disde kiu ĝi deklaris sian sendependecon en 1991
[…] la 12-an de Junio 2018, post 27-jara disputo pri la nomo, la
Makedonia kaj Greka ĉefministroj provizore interkonsentis, ke la nova nomo
estos Respubliko Nord-Makedonio
[12].
- afrikanse:
- Noord-Masedonië
- albane:
- Maqedonia e Veriut
- angle:
- North Macedonia
- beloruse:
- Паўночная Македонія
- bulgare:
- Северна Македония
- ĉeĥe:
- Severní Makedonie
- ĉine:
- 北馬其頓 [běimǎqídùn], 北马其顿 [běimǎqídùn]
- france:
- Macédoine du Nord
- germane:
- Nordmazedonien
- hispane:
- Macedonia del Norte
- itale:
- Macedonia del Nord
- katalune:
- Macedònia del Nord
- makedone:
- Северна Македонија
- nederlande:
- Noord-Macedonië
- perse:
- مقدونیه شمالی
- pole:
- Macedonia Północna
- portugale:
- Macedónia do Norte, Macedônia do Norte
- ruse:
- Северная Македония
- slovake:
- Severné Macedónsko
- svede:
- Nordmakedonien