*iam UV
*iam
Adverbo, signifanta:
- 1.
- en ia tute ne difinita tempo: ni, esperantistoj, devas labori pli energie ol iam (iam ajn) [1]; se mi vin iam portis en la koro, […]vivu [2]; el ĉiuj, kiuj iam min ĉirkaŭis, vi estas la plej brava [3]; iam en la estinteco, vidis tiun ĉi sinjorinon [4]; iam kaj iam (de tempo al tempo) la blinda maljunulo agordis kun sia disrompita voĉo [5];
- 2.
- En ia pasinta tempo: li jam estis iam ĉi tie [6]; iam malsato okazis en la lando [7]; Dion neniu iam vidis [8]; kiu ne estis iam en sia vivo en poezia mensostato [9]? iam ni estis amikoj, sed lia konduto fremdigis lin al mi.
- 3.
- En ia venonta tempo: mi ne povas esperi, ke li iam sukcesos; se mi iam devus elekti fianĉinon, tiam la elekto pli volonte falus sur vin [10]; kio vivas, necese devas iam morti [11]; Atingu min malbeno, honto, morto, ⫽ Se iam eĉ la ombro de sopiro ⫽ Min povos tiri al alia viro [12]! kian grandegan gravecon havas niaj ĝisnunaj akiroj, tion oni ankaŭ ĝuste komprenos nur iam poste [13]; iam mi faros ĝin, sed mi ne scias kiam; ankaŭ al nia nesto venos iam la festo PrV .
Rim. 1:
Kiam en la propozicio estas jam ia nea vorto, iam,
laŭ la 12-a regulo de la gramatiko, anstataŭas neniam,
sed gardas ties sencon:
li al neniu helpis iam
[14];
neniu iam ion aŭdis pri la najtingalo
[15];
li ĵuris ekbruligi por li funebran torĉon, kian ankoraŭ neniu reĝo iam havis
[16].
Rim. 2:
Ĉar iam havas egale estintan kaj estontan sencon,
tiu adverbo povas en kelkaj okazoj esti dubasenca. Por forigi tiun
konfuzon, oni povas, laŭ la okazo, aldoni al iam la adverbojn
antaŭe aŭ poste. Tamen en plej
multaj okazoj la tempo de la verbo sufiĉas por forigi ĉian
dubon.
1.
Zamenhof: Parolo antaŭ
la Dua Kongreso Esperantista en Genève, 1906
2. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
3. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
4. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VIII
5. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Du blinduloj
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 1:1
8. La Nova Testamento, I. Johano 4:12
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
11. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
12. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
14. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
16. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua

- afrikanse:
- ooit
- albane:
- kurrë
- amhare:
- መቼም
- angle:
- sometime, at one time, ever, once upon a time, once
- arabe:
- أبدا
- armene:
- որ
- azerbajĝane:
- heç
- beloruse:
- калісьці, калі-небудзь
- bengale:
- কখনও
- birme:
- အစဉ်
- bosne:
- ikad
- ĉeĥe:
- dřív, kdysi, někdy, svého času
- ĉine:
- 一日 [yīrì], 一天 [yītiān], 在某个时 [zàimǒugèshí]
- dane:
- nogensinde
- estone:
- kunagi
- eŭske:
- inoiz
- filipine:
- kailanman
- france:
- jamais (un jour), un jour (loc. adv.), jadis
- galege:
- sempre
- germane:
- 1. irgendwann ~ kaj ~: dann und wann. 2. einst, ehemals 3. irgendwann
- guĝarate:
- ક્યારેય
- haitie:
- tout tan tout tan
- haŭse:
- taba
- hinde:
- कभी
- hispane:
- alguna vez, algún día (loc. adv.), antiguamente
- hungare:
- 1. valamikor 2. egykor 3. valamikor
- igbe:
- mgbe
- irlande:
- riamh
- islande:
- alltaf
- japane:
- 今までに [いままでに]
- jave:
- tau
- jide:
- אלץ
- jorube:
- lailai
- kanare:
- ಇದುವರೆಗೆ
- kartvele:
- ოდესმე
- kazaĥe:
- соңды
- kimre:
- erioed
- kirgize:
- дайыма
- kmere:
- មិនធ្លាប់មាន
- koree:
- 지금까지
- korsike:
- eternu
- kose:
- kuze
- kroate:
- ikad
- kurde:
- herdem
- latine:
- in perpetuum
- latve:
- kādreiz
- laŭe:
- ເຄີຍ
- litove:
- kada nors
- makedone:
- некогаш
- malagase:
- mandrakizay
- malaje:
- pernah
- malajalame:
- എപ്പോഴും
- malte:
- qatt
- maorie:
- ake
- marate:
- कधी
- monge:
- puas tau
- mongole:
- хэзээ нэгэн цагт
- nederlande:
- ooit
- nepale:
- कहिल्यै
- njanĝe:
- munayamba
- okcidentfrise:
- ea
- panĝabe:
- ਕਦੇ
- paŝtue:
- هر وخت
- pole:
- kiedyś, niegdyś, ongiś
- portugale:
- um dia, uma vez, outrora
- ruande:
- burigihe
- rumane:
- cândva
- ruse:
- когда-то, когда-нибудь
- samoe:
- lava
- sinde:
- هونئن به
- sinhale:
- මෙතෙක්
- skotgaele:
- riamh
- slovake:
- dakedy, kedysi, niekedy
- slovene:
- kdaj
- somale:
- weligaa
- ŝone:
- nokusingaperi
- sote:
- leha e le neng
- sunde:
- kungsi
- svahile:
- milele
- taĝike:
- бор
- taje:
- เคย
- tamile:
- எப்போதும்
- tatare:
- гел
- telugue:
- ఎప్పుడూ
- tibete:
- ག་དུས་
- ukraine:
- коли-небудь
- urdue:
- کبھی
- uzbeke:
- hech
- vjetname:
- bao giờ
- zulue:
- njalo
iama
-
Iam estinta:
Klotildo rekonis sian iaman fianĉon
[17];
ilia iama amikeco iom post iom aliformiĝis
[18];
unu el miaj iamaj oficistoj
[19];
vekiĝis en ŝi la iamaj, doloraj malbenitaj momentoj
[20].
eks-,
estinta,
pasintaRim.: Kvankam iama povas teorie havi ankaŭ la sencon iam estonte, ĝi tamen estas, pro praktika oportuneco, efektive uzata nur parolante pri pasinteco.
17.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
18. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
19. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Deka
20. Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta
18. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
19. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Deka
20. Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta
- angle:
- one-time
- beloruse:
- былы, колішні
- ĉeĥe:
- někdejší
- france:
- ancien (du passé), du passé
- germane:
- einstiger, ehemaliger, gewesener
- hispane:
- antiguo (del pasado), del pasado
- hungare:
- valamikori, egykori
- japane:
- いつかの, かつての
- nederlande:
- voormalig
- pole:
- zamierzchły
- portugale:
- de outrora
- ruse:
- бывший, когда-то бывший
- slovake:
- bývalý, dávny, niekdajší
kelkiam
- (malofte) Kelkfoje, okaze, de tempo al tempo: kelkiam reaperis la eta rideto InfanTorent2 .
- angle:
- sometimes, occasionally
- beloruse:
- калі-некалі, часам, час ад часу
- ĉine:
- 偶尔 [ǒuěr], 时有 [shíyǒu], 有时 [yǒushí], 不时地 [bùshíde], 間或時而 [jiànhuòshíér], 隔三差五 [gésānchàwǔ]
- germane:
- gelegentlich, ab und zu
- nederlande:
- af en toe