invest/i

investi

(tr)
EKON Elspezi monon, kapitalon por produktodona celo, ekz-e por plibonigi laborejon, alkonstrui novan domon, alaĉeti novajn maŝinojn ktp: se Britio akceptus la eŭron, ĉu kreskus la ekonomio, ĉu kreiĝus laborlokoj, ĉu daŭre investus eksterlandanoj? [1]; (figure) komunika sistemo kiu tutvive privilegias iujn homojn sed postulas de aliaj ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente maldemokratia [2]; (figure) sed sian pli grandan enspezon ili povas investi en pli bonkvalitan sonon [3].
HOM:investi1 (al ofico)
1. Paul GUBBINS: Komediistoj senkomediajMonato
2. Manifesto de Prago de la movado por la internacia lingvo Esperanto
3. Thierry SALOMON: La mondolingvoMonato
angle:
invest
beloruse:
інвэставаць, укладаць сродкі, укладаць грошы
ĉeĥe:
investovat, uvést do úřadu
ĉine:
投資 [tóuzī], 入股 [rùgǔ], 出資 [chūzī]
france:
investir (finance)
germane:
investieren, anlegen
hispane:
invertir (finanzas)
hungare:
beruház, invesztál
japane:
投資する [とうしする]
nederlande:
investeren
portugale:
investir (economia, finanças, comércio)
ruse:
вкладывать капитал, инвестировать
slovake:
investovať kapitál

investo

1.
EKON Investaĵo1: ĉiu serioza industria entrepreno bezonas investojn PV ; kvankam nuntempe oni povas facile fondi kaj eldoni gazeton per negranda investo, la tradiciaj asociaj gazetoj nun devas konkurenci kun la reta informado [4].
2.
EKON Investado1: siaflanke, Albanio starigis agentejon por stimuli eleksterlandajn investojn [5]; ili do limigas investojn kaj malpligrandigas laborigon [6]; ĉar la Muzikaj Bankoj pagas malaltan aŭ eĉ nenian dividendon ... la homoj ... preferas investojn, kiuj liveros al ili pli konkretan enspezon [7].
HOM:investo1 (al ofico)
4. A. Korĵenkov: Redakcie, La Ondo de Esperanto, 2001. N-ro 11
5. Bardhyl SELIMI: La Oka KoridoroMonato
6. Stanisław ŚMIGIELSKI: Laboro tro multekostaMonato
7. Samuel BUTLER: La muzikaj bankoj, Nica Literatura Revuo, 4:1
angle:
investment
beloruse:
1. інвэстыцыя, капіталаўкладаньне 2. інвэставаньне, укладаньне грошаў
ĉeĥe:
investování
ĉine:
投資 [tóuzī]
france:
1. investissement (finance, acte) 2. investissement (finance, acte)
ruse:
1. капиталовложение, инвестиция 2. капиталовложение, инвестиция
slovake:
investovanie

investado

EKON Ago investi 1: tiuj 40 milionoj da eŭroj de investado el Belgio en Kongo, lando kun ĉirkaŭ 50 milionoj da loĝantoj, estas tre eta almozo [8]; ekologieco de atomelektrejoj ne estas tiom elstara pro eksterordinare granda investado dum konstruo kaj poste malkonstruo de la elektrejoj [9].
HOM:investado1 (al ofico)
8. Miguel VIANNA: Riĉaj landoj kaj KongoMonato
9. Jan WERNER: Nuklea energio: ne fidu la respondeculojnMonato
angle:
investment
beloruse:
інвэставаньне, укладаньне грошаў
ĉeĥe:
investování
ĉine:
投資 [tóuzī]
france:
investissement (finance, acte)
japane:
任命 [にんめい], 叙任 [じょにん], 投資 [とうし]
portugale:
investimento (ação; economia, finanças, comércio)
ruse:
капиталовложение, инвестиция
slovake:
investovanie
ukraine:
дарування, наділення, інвестиція, інвестування, вкладення грошей/капіталу

investaĵo

EKON
1.
PIV2 (plejofte plurale) La kapitalo kiun oni investas1: kun pli ol ok miliardoj da eŭroj en fremdlandaj rektaj investaĵoj en la jaro 2004 sud-orienta Eŭropo sukcesis altiri trionon de la investita kapitalo al la landoj de centra kaj orienta Eŭropo [10].
2.
PIV1 Aĵo, aĉetita por investi1, lokumi monon.
10. Evgeni GEORGIEV: Sud-orienta Eŭropo: motoro de la nova EŭropoMonato
angle:
investment
beloruse:
інвэстыцыя, капіталаўкладаньне
ĉine:
投資 [tóuzī], 投入 [tóurù]
france:
investissement (finance, capital)
hispane:
inversión (finanzas, capital)
japane:
投資財 [とうしざい]
portugale:
investimento (capital; economia, finanças, comércio)
ruse:
1. капиталовложение, инвестиция 2. вложение капитала, инвестиция

administraj notoj

pri ~aĵo:
    PIV2 havas ankaux plian sencon, kiu sxajne
    samsencas kun la dua, sed en alia kunteksto.
    [MB]