*7Jork/o PIV1

*Jorko  

GEOG Urbo en la norda parto de Anglujo: dum la vagonaro trapasis la urbojn Jorko, Novkastelo, kaj Berwick-upon-Tweed, videblis la ŝanĝo de la geografia konsisto de la tero [1].
1. A. Smart: Tutkelta Kongreso 2014, [2014]
angle:
York
ĉeĥe:
York
france:
York
slovake:
York

* Nov-Jorko, Novjorko  

1.  
GEOG[2] Plej grava urbo de Usono (74˚00'W, 40˚43'N), trafluata de la rivero Hudsono; sidloko de UN kaj de granda akciborso; origina nomo estis Nov-Amsterdamo.
2.  
GEOG Subŝtato en la nordorienta parto de Usono: mi mem rimarkis la saman similecon en lifto en Sirakuzo, Nov-Jorko [3].
Rim.: PIV1PIV1 distingas la ŝtaton disde la urbo per la formo Nov-Jorkio.
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, -an'
3. K. Miner: taglibro, 2006-11-30
angle:
1. New York
beloruse:
1. Нью-Ёрк
france:
New-York 1. New York
germane:
1. New York, Neu-York [ark]
hungare:
1. New York
nederlande:
1. New York
pole:
1. Nowy Jork
portugale:
1. Nova Iorque, Nova York
ruse:
1. Нью-Йорк

* Nov-Jorkano  

Loĝanto de Nov-Jorko: -an' inhabitant, member; e. g. Nov-Jork New York ‐ Nov-Jork'an' New Yorker [4]
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, -an'
angle:
New Yorker (man)
france:
New Yorkais

Nov-Jorkanino  

angle:
New Yorker (woman)
france:
New Yorkaise

Nov-Jorka Akciborso

EKON Bilborso de Nov-Jorko, dum la 20a jarcento laŭ vendoj la plej granda borso de la mondo.
angle:
New York Stock Exchange, NYSE, big board, Wall street
beloruse:
Нью-Ёрская фондавая біржа
france:
Bourse de New York
germane:
New-Yorker Aktienbörse, Aktienbörse New York, Effektenbörse New York
hungare:
New York-i Értéktőzsde, NYSE, Wall street
nederlande:
beurs van New York
pole:
Giełda nowojorska
ruse:
Нью-Йоркская фондовая биржа
Rim.: La 7a OA klarigas la Fundamentecon de la radiko "Jork" devenanta de la ekzemplo Nov-Jork' el la ekzemploj de la radiko -an' en la Universala Vortaro. Tiu ekzemplo Nov-Jork' kaj la kunmetaĵo Nov-Jork'an' estas do ankaŭ fundamentaj per Fundamenteco de la Universala Vortaro.

administraj notoj

Nov-~ano: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Nov-~anino: Mankas dua fontindiko.
Nov-~anino: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Nov-~a Akciborso: Mankas dua fontindiko.
Nov-~a Akciborso: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.