jurisdikci/o SPV

jurisdikcio

JUR
1.
Teritoria aŭ tema kompetento de juĝejo: neniam Kosovo estis sub serba jurisdikcio [1]; la plej alta administra jurisdikcio en Francio, la Ŝtatkonsilo, cetere juĝis, ke la rajto de la kuracataj Jehovo-atestantoj malakcepti tiun ĉi terapion, apartenas al ilia fundamenta libereco [2]; religiaj demandoj restas sub la jurisdikcio de la eŭropuniaj membroŝtatoj [3]; ĉu li ne scias, ke la vagantaj kavaliroj dependas de nenia jurisdikcio [4]?
2.
POL(arkaismo) La juĝista potenco de ŝtato, laŭ ŝtatoteorio unu el la tri precipaj potencoj apud la leĝdona kaj la plenuma: [tio] estas malrespekto al la konstitucia principo de la apartigo de la povoj: la leĝodona povo ne rajtas interrilati kun la jurisdikcio [5]. VD:ekzekutivo
1. Monato, Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2002: Kosovo antaŭeniras, 2003
2. Monato, Jean-Marie Bockaert: Rajto pri rebato, 2007
3. Monato, Lenio Marobin: Kredo gravas, 2013
4. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, ĉapitro 45a, p. 343a
5. Monato, Marc Vanden Bempt kaj Paŭl Peeraerts: Savintoj ne savitaj, 2009
angle:
1. jurisdiction 2. judiciary
beloruse:
1. юрысдыкцыя 2. судовая ўлада
ĉeĥe:
1. jurisdikce, rozsah a obvod soudní pravomoci, soudní pravomoc
ĉine:
1. 审判权 [shěnpànquán]
france:
1. juridiction 2. pouvoir judiciaire
germane:
1. Jurisdiktion 2. rechtsprechende Gewalt, Judikative
hispane:
1. jurisdicción
hungare:
1. joghatóság
itale:
1. giurisdizione
katalune:
1. jurisdicció
pole:
1. jurysdykcja
portugale:
1. jurisdição
slovake:
1. súdna právomoc, územie súdnej právomoci
ukraine:
юрисдикція

administraj notoj