*kartoĉ/o

*kartoĉo

1.
MILSPO Ŝargo de pafilo, konsistanta el cilindra ujo enhavanta eksplodaĵon kaj pafaĵon: kiam ĝenerala malobeo skuis la ŝtatajn fundamentojn, estis priŝtelitaj 1200 armeaj kaj policaj deponejoj, el tiuj malaperis ĉirkaŭ […] 3,5 milionoj da mangrenadoj kaj 1,5 miliardoj da kartoĉoj [1]; sur la riverfundo estis ankaŭ diversepokaj moneroj, doganej-objektoj, kartoĉoj [2]; ĉiutage lokaj serboj perforte protestis, uzante ŝtonojn kaj eĉ kartoĉojn kaj grenadojn kontraŭ la polico [3].
2.
Ujeto enhavanta gason aŭ fluaĵon por provizi aparaton: troviĝis senorde gasujoj en ĉiuj grandecoj, de etaj kartoĉoj ĝis iel oblikve parkumitaj grandaj gaskamionoj [4]; truko de la industrio estas vendi aparatojn ne tro kostajn, sed kiuj konstante bezonas kartoĉojn […], ekzemplo estas la novaj kafomaŝinoj, kiuj funkcias per apartaj kartoĉoj […] por ĉiu unuopa taso [5]; firmaoj ankaŭ programas la printilojn tiel, ke ili aŭ rifuzas ne-aŭtentikajn kartoĉojn, aŭ simple anoncas ke la kartoĉo estas anstataŭigenda post difinita tempo, eĉ se ĝi ne estas jam malplena [6].
1. Monato, Bardhyl Selimi: Miloj da armiloj
2. Monato, Laimius Stražnickas: Kolekti antikvaĵojn
3. Monato, Bardhyl Selimi: Nova Jerusalemo
4. Monato, Franz-Georg Rössler: Verda muro kaŝis grizajn sekretojn
5. Monato, Lode Van de Velde kaj Roland Rotsaert: Konsumantoj agitiĝas kaj konsciiĝas
6. Monato, Lode Van de Velde kaj Roland Rotsaert: Konsumantoj agitiĝas kaj konsciiĝas
angle:
1. cartridge, shell
beloruse:
1. патрон 2. патрон, картрыдж
bulgare:
патрон
ĉine:
弹药筒 [dànyàotǒng]
france:
1. munition
germane:
Patrone, Munition, Ladung (Gewehr), Schuss (Patrone) 2. Kartusche (Gas, Tinte usw.)
hispane:
cartucho
hungare:
1. töltény
itale:
cartuccia
japane:
薬包 [やくほう], 薬莢 [やっきょう], 弾薬筒 [だんやくつつ], パトローネ, カートリッジ
katalune:
cartutx
nederlande:
patroon
pole:
nabój 1. nabój
rumane:
cartuș
ruse:
патрон
ukraine:
патрон

kartoĉego

MIL Kunmetaĵo de obusingo kaj de obuso uzata por rapidpafaj kanonoj. VD:pulvujo, prajmo.
angle:
shell
beloruse:
снарад
germane:
Kartusche
hungare:
tüzérségi lövedék
itale:
munizione (di cannone)
japane:
薬包 [やくほう], 弾薬筒 [だんやくつつ]
pole:
kartacz, pocisk
ruse:
снаряд

administraj notoj

pri ~ego :
    Malklara difino. La termino "obusingo" ne estas difinita.
    [MB]
  
~ego : Mankas fontindiko.
~ego : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.