kist/o SPV , cist/o

kisto, cisto

MED Ne-normala kavaĵo en korpo, ĉirkaŭata de propra vando kaj entenanta ordinare likvaĵon; pliofte sendanĝera, foje pro-parazita aŭ kancera: sur mia alia ovario kreskis kisto [1]; en nordokcidenta Irlando montriĝas eksterordinare ofta ĉeesto (20 %) de la geno, kiu kondiĉas la transdonon de malpli ofta formo de la malsano cista fibrozo [2]. VD:ekinokoko, tumoro, veziko1
1. trad. Frank' kaj Paŭlin': adoleskantinaj demandoj, 1999
2. Garban MacAoidh: Origino de la homaro, Monato, 1998/04, p. 19
angle:
cyst
beloruse:
кіста
ĉine:
囊肿 [nángzhǒng]
france:
kyste
germane:
Zyste
japane:
嚢胞 [のうほう], 嚢腫 [のうしゅ]
malnovgreke:
κύστις
nederlande:
cyste
ruse:
киста
ukraine:
циста (міхур, оболонка)

administraj notoj