4knar/i PV

knari

(ntr)
1.
Seke, akre brui pro skrapadofrotado, malpli akute ol grincado: ekknaris la duonfermita pordo [1]; la seka felo en la sako laŭte ekknaris [2]; liaj botoj knaris terure laŭte [3]; la neĝo knaris sub la piedoj, kiel se oni ĉiam havus sur si novajn botojn [4]; la planko knaris [5]; la levmaŝino knaris kaj la siteloj dancadis en la aero [6]; knaris per plumoj skribistoj, eluzante malhelan lumon de kandeloj Metrop ; rado malbona knaras plej multe PrV . VD:grinci, kraki
2.
(figure) Pene funkcii, kun misoj, malakordoj, protestoj: la nova maniero administri la bienon knaris kiel neŝmirita rado [7].
angle:
grince, grate, grind, scrape, scratch, squeak
beloruse:
рыпець, рыпаць, храбусьцець, лускаць
ĉeĥe:
hrkat, hrčet, rachotit, skřípat, vrzat
ĉine:
咯吱 [gēzhī]
france:
crisser (en émettant un son plutôt bas), couiner (en émettant un son plutôt bas), gratter (émettre un bruit de grattement), grincer (en émettant un son plutôt bas)
germane:
knarren
hungare:
1. nyikorog, ropog, serceg 2. nyikorog
japane:
きしる, キイと音を立てる [キイとおとをたてる]
nederlande:
kraken, knarsen
pole:
chrobotać, chrupać, skrzypieć, trzeszczeć, zgrzytać
rumane:
crăpătură, scrâșni, zgâria
ruse:
скрипеть, хрустеть, трещать
slovake:
hrčať, rapkať, vŕzgať, škrečať
ukraine:
скрипіти, рипіти, хрустіти, тріщати, тріскотіти, торохтіти

knar

(sonimito)
Skrapa, frota aŭ kvazaŭ ĝema sono: la palisoj de la barilo (…) knaris malgaje: „knar', knar', knar'“ [8].
beloruse:
рып
ĉine:
咯吱 [gēzhī]
france:
iii (grincement)
germane:
knarr!

knaro, knarado

Bruo de tio, kio knaras: ili silentis… aŭdiĝis nur la knarado de la plumo de l’ juna skribisto, sidanta ĉe la apuda tablo [9].
9. A. Aharonjan, trad. S. Haĵjan (S. Mkrtĉjan): La patro, en: Orienta Almanako, 1913
beloruse:
рыпеньне, храбусьценьне
ĉine:
嘎吱 [gāzhī]
france:
crissement, grincement

knarilo

MUZ Bruilo konsistanta el ligna tabuleto, kiu knaras turniĝante ĉirkaŭ tenilhava akso: li pretigis knarilon, kiam oni ĝin turnis, tiam sonis ĉiuj valsoj, polkoj kaj mazurkoj [10].
angle:
clack
beloruse:
ляскотка
ĉeĥe:
hrkačka, řehtačka
france:
crécelle
germane:
Knarre (Musik)
hungare:
kereplő
japane:
がらがら
nederlande:
ratel
pole:
grzechotka, terkotka
rumane:
morișcă
ruse:
трещотка
slovake:
rapkáč
ukraine:
тріскачка

administraj notoj