kolaps/o

kolapso

1.  
MED Malsano karakterizata per sensinkopa, sed rapida malpliiĝo de fortoj aŭ funkcioj: la kolapso estas ofta kaj grava simptomo de venenigoj; cerba, kora kolapso.
2.
(figure) (p.p. asocio, entrepreno, politika sistemo...) Subita nekapablo funkcii: la kolapso de Sovet-Unio.
angle:
collapse
beloruse:
каляпс
ĉeĥe:
kolaps, zhroucení
france:
1. collapsus 2. chute, affaissement, défaite, dégringolade, écroulement, effondrement, faillite
germane:
Kollaps, Kreislaufversagen, Zusammenbruch
nederlande:
instorting, inzinking
pole:
kollaps, zapaść
rumane:
cădere, colaps
ruse:
коллапс
slovake:
kolaps, náhle ochabnutie

kolapsi

(ntr)
Suferi kolapson; rapide fali: miaj dikfingroj puŝis profunden en lian haŭton, kaj li kolapsis (falis sveninte) [1]; (figure) mi ŝaltis la 3V-on, ricevante la finon de la novaĵoj, kolapsis en la banujon kaj aŭskultis duonorele [2].
ĉeĥe:
utrpět kolaps, zhroutit se
france:
être victime d'un collapsus, s'abattre, s'affaler, s'affaisser, s'écrouler, s'effondrer, craquer, crouler, dégringoler
germane:
kollabieren, zusammenbrechen
pole:
zawieść
rumane:
eșua, trăda
slovake:
náhle ochabnúť, utrpieť kolaps

administraj notoj

~o: Mankas fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.