*krater/o Fab3

*kratero Vikipedio

1.  
HIS Larĝa vazo, en kiu antikvaj grekoj miksis vinon kaj akvon por festenoj: Aliato […] dediĉis al Delfoj grandan arĝentan krateron [1]. VD:kaliko, amforo

kratero de Eurytios, ĉ. 600 a.K., muzeo Louvre, Parizo
PD  [2]
2.  
GEOL Elsputejo, malfermaĵo de vulkano, tra kiu ĝi elĵetas brulajn materiojn, lafon...: submara tertremo pro la eksplodo de la kratero [3]; okaze de la Usu-erupcio la agentejo unuafoje flugigis senpilotan aviadilon por foti la krateron kaj kolekti gason [4]; (figure) oni gloras heroojn, poetojn kaj scienculojn, kiujn nia tempo ne konas sed kiuj estas naskotaj sur la kratero de Eŭropo: en Parizo [5]. VD:abismo, faŭko
1. Herodoto, trad. S. Sarafian: Historio, 2006
2. Tangopaso, Self-photographed: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Cratère_d'Eurytios_(Louvre,_Cp_33).jpg
3. E. Georgiev: Vulkanoj, Monato, jaro 2001a, numero 2a, p. 22a
4. Monato, Hori Jasuo: Erupcias maltrankvilo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
angle:
1. krater 2. crater
beloruse:
кратэр
ĉeĥe:
jícen sopky, kráter
france:
cratère
germane:
Krater
hispane:
2. cráter
hungare:
1. crater, vegyítő edény 2. kráter
nederlande:
1. amfora 2. krater
pole:
1. krater (naczynie) 2. krater
portugale:
cratera
rumane:
crater vulcanic
ruse:
кратер
slovake:
krátér
svede:
2. krater

frapkratero, frapokratero   Vikipedio

GEOL Krateroforma baseno, kiun kaŭzis meteorŝtono falegante sur la grundon de solida planedo: la teamo de la Universitato de Padovo […] aldonas, ke la drenada skemo en la ringo estas tre simila al tiuj trovitaj en granda frapkrateroj en humidaj medioj [6]; (figure) kiamaniere enbati najlon sen lasi lunajn kraterojn en la muro [7]?
6. -: Nova frapkratero eltrovita en Afriko, eventeo, 2010-03-15
7. Monato, Roberto Pigro: Konsiloj avinaj kaj neavinaj, 2011
angle:
impact crater
france:
cratère d'impact
germane:
Einschlagkrater
pole:
lej
rumane:
dolină

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.