*kristal/o
*kristalo
- 1.
Ero de korpo, kiu prenas, ĉe solida stato, la formon de regula aŭ simetria poliedro: kuba, prisma kristalo; kristaloj de marsalo, bismuto, glicerino; lavkristalo (potasa karbonato).
- 2.
- Tre pura senkolora vitro: kaliko el facetita kristalo; spegulo el venecia kristalo; vazoj el bohema kristalo; la vero estas multfaceta kristalo.
- 3.
- (figure)
Klaraĵo, diafanaĵo:
la kristalo de fontano, lago;
kristala ondo;
kristala klareco de la elparolado;
kristala (tute sincera) animo.
Rim.: Tiusence la vorto devas esti evidente adjektivo. La unua ekzemplo strangas, la aliaj estas faritaj per adjektiva formo. En la germana estas adjektivo, en la franca kaj angla la vortformoj estas la samaj, tamen, praktike oni en la angla ne diras "this is crystal" sed "this is crystal-clear", do, praktike estas klare adjektiva. Tiusencajn esperantlingvajn ekzemplojn kun substantivaj finaĵoj mi ne trovis.
- angle:
- crystal
- beloruse:
- крышталь
- ĉeĥe:
- polovodičová destička, čip
- france:
- cristal
- germane:
- 1. Kristall 2. Kristallglas, Bleiglas 3. kristallklar [adj]
- hispane:
- cristal
- hungare:
- 1. kristály 2. kristályüveg, ólomüveg 3. kristály
- nederlande:
- kristal
- pole:
- kryształ, scalak, układ scalony
- portugale:
- 1. cristal 2. cristal
- rumane:
- cristal
- ruse:
- 1. кристалл 2. хрусталь 3. кристалл
- slovake:
- polovodičová doštička, čip
- ukraine:
- кристал
kristaligi
- 1.
- Doni la kristalan formon.
- 2.
- (figure) Realigi laŭ difinita formo: tiu amaskunveno ateste kristaligis la deziron de la popolo.
- angle:
- crystalize
- beloruse:
- крышталізаваць
- ĉeĥe:
- krystalizovat, krystalovat
- france:
- cristalliser
- germane:
- 1. kristallisieren 2. herausarbeiten, herauskristallisieren, gestalten
- hispane:
- cristalzar
- hungare:
- kikristályosít
- nederlande:
- doen kristalliseren
- pole:
- krystalizować
- rumane:
- cristaliza
- ruse:
- кристаллизовать
- slovake:
- vykryštalizovať sa
- ukraine:
- кристалізувати
kristaliĝi
- 1.
- Preni la kristalan formon: la sulfuro povas kristaliĝi; la prujno kristaliĝis sur la arboj.
- 2.
- (figure) Koncentriĝi en pli konkretan kaj fiksan formon; realiĝi laŭ difinita formo: lia tuta malamo kristaliĝis en tiun projekton; la opinioj ŝajnas kristaliĝi al unueca solvo de la problemo; tiu tendenco kristaliĝis en la programon de la societo; la lingvo ne devas kristaliĝi (rigidiĝi); kristaliĝinta (ne plu progresanta) civilizo.
- angle:
- crystalize
- beloruse:
- крышталізавацца
- france:
- se cristalliser
- germane:
- 1. kristallisieren 2. herauskristallisieren
- hispane:
- cristalzarse
- hungare:
- kikristályosodik
- nederlande:
- kristalliseren
- pole:
- krystalizować się
- rumane:
- cristaliza
- ruse:
- кристаллизоваться
- ukraine:
- кристалізуватися