*kroĉ/i

*kroĉi

(tr)
Kapti kaj fiksteni per io hokforma (kaj ofte pika) aŭ ĉirkaŭprena: kroĉi boaton per hokstangoPIV1 ; la dornoj kroĉas la pasantojn; liaj manoj kroĉis la randon de la boatoPIV1 ; (figure) sed ruĝpunkta kaptuko, volvita ĉe la kapo de unu, kroĉis kaj tenis lian atenton [1]; (figure) kroĉi sian rigardon sur iunZ ; (figure) ĝuste tiu pravigo de sia vivo kroĉis kaj ne lasis lin antaŭen kaj pleje turmentis lin [2].
a)
Momente aŭ daŭre kunigi du objektojn, enigante elstaran parton de unu en la alian: kroĉi vagonon kun lokomotivo; (figure) ŝi kroĉis sian rigardon en tiun de sia amato; KOMP en kelkaj programlingvoj la operacio „+“ ebligas kroĉi signoĉenojn: „abc“ + „def“ = „abcdef“. SUP:fiksiVD:agrafi, ligi, glui.
b)
Preterpase tuŝi kaj implikiĝi aŭ difekti: lia aŭto kroĉis mian bufronPIV1 .
c)
Pendigi per hoko, pinglo ktp: kroĉi ordenon sur la bruston; kroĉi pentraĵon ĉe la muro.
Rim.: Se la hoko nek trapikas nek fikstenas la kroĉataĵon, oni prefere diru pendigi: lia propra poŝhorloĝo estis ŝtelita for de la hoko, sur kiu li ordinare pendigis ĝin [3]; pendigi mantelon sur hoko [4]. Tial mi opinias strangaj kaj evitindaj la PV-PAG-ajn ekzemplojn kiel kroĉi sian ĉapelon, veston. [Sergio Pokrovskij]
1. Jack London, tr. Reto Rossetti: Dio de liaj prapatroj, NLR, 1/4.
2. L. Tolstoj, tr. V. Melnikov: La morto de Ivan Iljiĉ, Jekaterinburg: Sezonoj, 1997, ĉap. 12.
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 34
4. Kabe: PIV1, p.807
angle:
hook ~i: concatenate
beloruse:
чапляць, зачапіць 1.c усчапіць, начапіць
bulgare:
закачам
france:
accrocher
germane:
1.a anhängen, anhaken, festklammern, anklammern 1.b verkeilen, verklammern 1.c annageln, anheften, aufhängen, auf einen Haken hängen
hispane:
colgar, enganchar, unir 1.a ligar, enlazar, unir 1.b enganchar 1.c colgar
hungare:
bekapcsol (beakaszt), beakaszt ~i: összefűz, összekapcsol
katalune:
penjar, enganxar, subjectar ~i: concatenar
nederlande:
aanhaken, vasthaken
pole:
wieszać na haku, zaczepiać
portugale:
enganchar, engatar, pendurar
rumane:
atârnă pe un cârlig, agăța
ruse:
цеплять ~i: сцеплять, конкатенировать 1.b зацепить 1.c нацепить, повесить
svede:
kroka
tibete:
ལྕགས་ཀྱུ་རྒྱག་

kroĉiĝi

Vole aŭ nevole sin kroĉi al, aliĝi: lia maniko kroĉiĝis al najlo kaj li perdis la liberon de movoj; la infanoj kroĉiĝis al la basko de la patrino; ŝi kroĉetiĝis je mia vestoZ ; kroĉiĝi per siaj manojZ ; (figure) malgranda vilaĝo kroĉiĝis al la deklivo de l' montoB ; li ankoraŭ pli kroĉiĝis al tiu virinoB ; kroĉiĝi al io (persisti aŭ obstini pri io); kroĉiĝi al malnova kutimo.
beloruse:
чапляцца
bulgare:
закачам се (за нещо)
france:
s'accrocher
hispane:
engancharse, aferrarse
hungare:
beakad, beleakad, belakapaszkodik, beleakaszkodik
katalune:
enganxar-se, aferrar-se, arrapar-se
nederlande:
zich vasthaken
pole:
chwytać się, czepić się
rumane:
rezista
ruse:
цепляться

kroĉilo

1.
Hoko por pendigi aŭ alkroĉi objektojn: vestkroĉilo; kroĉilo por trenĉaro. VD:agrafo, krampo
2.
Organo per kiu grimpanta planto aŭ besto sin kroĉas al apogo. SUB:ĉiro
beloruse:
крук, гак, почапка, зашчапка
france:
1. crochet
germane:
Haken
hispane:
colgador 1. colgador, gancho, garfio, percha 2. zarcillo (de planta trepadora)
hungare:
1. horog, kapocs, aksztó 2. kacs
katalune:
1. ganxo, garfi, ganxet (en costura)
nederlande:
haak
pole:
1. hak
rumane:
1. cârlig
ruse:
крюк, крючок, зацепка
svede:
1. krok

alkroĉi

(tr)
1.
Alfiksi, aligi al: ŝi sin alkroĉis al lia manteloZ ; (figure) Dio alkroĉos al vi la pestonZ ; pro diversaj kaŭzoj, mi devis alkroĉi tiujn finiĝojn ne disigeble al la radikoZ ; ĉiuj okuloj sin alkroĉis al li; ili alkroĉas al si simpation.
2.
Pendigi ion de kroĉilo.
Rim.: Ankaŭ ĉi tiun sencon 2 mi opinias francaĵo (se temas pri simpla pendigo). [Sergio Pokrovskij]
beloruse:
1. прычапіць
france:
accrocher
hispane:
enganchar 1. unir 2. colgar, enganchar, aferrar
hungare:
ráakaszt, hozzákapcsol
nederlande:
ophangen 1. vasthaken
pole:
czepiać, powiesić, przyłączać, przymocowywać, przytwierdzać, zahaczać
rumane:
adăuga, agățați, atașa, spânzura
ruse:
1. прицепить
svede:
kroka fast

alkroĉiĝi

1.
Alteniĝi: hedero alkroĉiĝas al muroj.
2.
(figure) Alligiĝi al: alkroĉiĝi al la paŝoj de iuZ (neniel forlasi iun); ĉiuj liaj pensoj alkroĉiĝis ĉirkaŭ rememoroj pri ŝi.
beloruse:
прычапіцца
france:
s'accrocher
hispane:
aferrarse
hungare:
ráakaszkodik, hozzákapcsolódik
nederlande:
zich vasthaken
pole:
czepiać się, przyczepiać się, zawisać
rumane:
agățați-vă, lipiți-vă, atârnați
ruse:
прицепиться
svede:
haka sig fast

dekroĉi, malkroĉi

(tr)
Malfiksi, malimpliki, liberigi iun aŭ ion for de io: Sidiĝante sur la sofon kaj preterirante la tablon la vidvino kroĉiĝis per nigraj puntoj de sia nigra pelerino al ĉizaĵoj de la tablo. Pjotr Ivanoviĉ leviĝis por malkroĉi [5]; malkroĉi veston de la kroĉilo; (figure) ŝtonego dekroĉiĝis de la montoZ ; (figure) timulinetoj ĵus dekroĉitaj de la patrina jupoZ (tute senspertaj).
5. L. Tolstoj, tr. V. Melnikov: La morto de Ivan Iljiĉ, Jekaterinburg: Sezonoj, 1997, ĉap. 1.
beloruse:
адчапіць
bulgare:
откачам
france:
décrocher
hispane:
desenganchar
hungare:
leakaszt, lekapcsol
nederlande:
losmaken (afhaken), afhaken
pole:
odczepiać
rumane:
detaşare
ruse:
отцепить

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
~ilo: Mankas fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
al~i: Mankas verkindiko en fonto.
al~iĝi: Mankas dua fontindiko.
al~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
de~i, mal~i: Mankas verkindiko en fonto.