*kvazaŭ

I.

kvazaŭ  

Konjunkcio uzata:
1.  
Por enkonduki komparon pri verba ideo (ago aŭ stato) sub formo de supozo, plej ofte akcentante la nuran proksimumecon aŭ la malproksimecon de tiu komparo: la patro frapis sur la pordo, kvazaŭ li estus fremduloZ ; ili levis unu manon supren, kvazaŭ ili ion tenusZ ; ili amas sin reciproke, kvazaŭ ili estus fratoj; la ĉielo aspektis, kvazaŭ ĝi estus balaitaZ ; rezonu la problemon, kvazaŭ ĝi estus solvita; tiu manuskripto estis kunvolvita tiamaniere, kvazaŭ ĝi estus tuj fordonota al iuZ ; ŝi iris tiamaniere, kvazaŭ ŝi ne scius bone kien ŝi iras Z ; kvazaŭ Dio ne havus alian aferon ol zorgi pri via amuzo Z ; ŝi kuris renkonte al li, kvazaŭ ŝi volus lin kisi, sed ŝi tion ne faris Z . SIN:kiel se
Rim. 1: La konjunkcio kvazaŭ per sia senco mem implicas nerealan modalon, kaj tial post ĝi la kondiĉa modo estas regula kaj ofta ‐ tamen uzo de indikativa formo ebligas precizigi la tempon de tia nereala modalo (kiu do ne estas reesprimata en la verbo): li vokas vin, kvazaŭ li volas ion komuniki nur al vi solaZ ; de li eliras tia odoro, kvazaŭ li ĵus eliris el brandfarejoZ ; ili faris mienojn, kvazaŭ ili laboras, sed havis nenion sur la teksilojZ ; ili kredigas, kvazaŭ (ke) lingvo estas objekto natura, organaZ ; ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ĉiuj steloj de la ĉielo defalas al ŝiZ ; al li fariĝis, kvazaŭ lia koro volas kreviZ ; subite eklumis, kvazaŭ la suno ekbrilisZ ; estis tiel, kvazaŭ miloj da sonoriletoj ektintisZ ; li havis tian senton, kvazaŭ peco de la mondo disŝiriĝisZ ; ŝi ŝajnigis, kvazaŭ ili parolis nur pri la vojaĝoZ ; la greno kuŝis, kvazaŭ ĝi neniam plu povos releviĝiZ ; lin la popolo nomas reĝo, kvazaŭ la mondo nun denove komenciĝus kaj kvazaŭ malaperis nun subite la historio kaj la tradiciojZ .
Rim. 2: Fojfoje participo sub adverba formo estas uzata anstataŭ kondicionalo: la hundoj ekbojis kvazaŭ ekvidinte ursonB ; ili paroladetis kvazaŭ dezirante moki iun alianZ .
2.  
Por enkonduki komparon pri substantiva aŭ adjektiva (t.e. adjektiva, participa aŭ adverba) ideo, prefere akcentante la nuran proksimumecon aŭ la malproksimecon de tiu komparo: li batalis, kvazaŭ leono; la lando aperis al li, kvazaŭ abunda fruktoĝardenoZ ; kun belaj haroj, kvazaŭ ApolonoZ ; la plej alte ŝi staris, kvazaŭ luma modeloZ ; la mankojn liajn la popolo trempas en sian amon, kiu, kvazaŭ fonto turnanta lignon en malmolan ŝtonon, el la mallaŭdo faras laŭdonZ ; li, kvazaŭ per okazo, renkontos OfelionZ ; ĝi impresas, kvazaŭ fabelo el Mil kaj Unu Noktoj; ni akceptis lin, kvazaŭ reĝon (kiel oni akceptas reĝon); li kuŝas, kvazaŭ mortintaZ ; la homoj aspektis, kvazaŭ forkurantaj de malamikoZ ; tio estas rimarkinda malnova urbo, kvazaŭ eltranĉita el bildolibroZ ; kvazaŭ laŭ sorĉa frapo, ĉio mutiĝisZ ; kvazaŭ laŭ silenta interkonsentoZ . VD:kiel2, samkiel
angle:
as if, as though
beloruse:
1. быццам 2. як, як бы
bulgare:
сякаш, като че ли
ĉine:
好像 [hǎoxiàng], 似乎 [sìhū]
finne:
1. ikään kuin, kuin (+konditionaali) 2. kuin, kuin olisi
france:
1. comme si 2. comme, tel que
germane:
1. als ob 2. gleichwie, wie, gleich einer, gleich einem
hispane:
1. como sí, igual que, como que
hungare:
1. mintha 2. mintegy, úgy mint, hasonlatosan
itale:
come se
nederlande:
1. alsof 2. als
pole:
jakby, jakoby, niby
rumane:
ca, cvasi, ca și când
ruse:
1. будто 2. как, как бы
svede:
1. som om 2. liksom
II.
Adverbo signifanta „kvazaŭe, proksimume tiamaniere, preskaŭ tiamaniere, laŭŝajne, iamaniere, se tiel oni povas diri, ĝustadire“:
ŝiaj okuloj kvazaŭ paroladisZ ; tio prezentis kvazaŭ belegan tapiŝon, kiu invitis sidiZ ; en sia mano ŝi sentis kvazaŭ brulantan fajronZ ; la dramo prezentas kvazaŭ spegulon de la naturoZ ; ĉiu rakontado pri ia baro, kiun kvazaŭ prezentas la Deklaracio, estas simpla malveroZ ; Sinjoro petas, kvazaŭ dekretasPrV ; la ŝipo trankvile, kvazaŭ fantome glitas sur la ondojZ ; ili vidas en mi personon, kiu kvazaŭ ludas la rolon de ia reĝoZ ; la ĉevaloj estis kvazaŭ pudritajZ ; tiu sufikso estas kvazaŭ meza inter la antaŭaj kaj la sekvantajZ ; por fari el ili kvazaŭ materiajn aferojnZ .
beloruse:
як бы, быццам
finne:
ikään kuin, niin sanoakseni, tavallaan
france:
en quelque sorte, quasiment
germane:
sozusagen
hungare:
szinte, majndnem
portugale:
como se, como que, como, em guisa de
ruse:
как бы, как будто
III.
Prefikso montranta, ke la apuda vorto ne devas esti komprenata laŭ sia vera senco, sed laŭ alia proksimuma:
kvazaŭhomo (ĉifonpupo); kvazaŭvira maljunulino; kvazaŭdiriZ (lerte komprenigi ion ne rekte parolante, sed uzante nur aludojn kaj ĉirkaŭirojn); kvazaŭedzino (konkubino); kvazaŭrimoj (ne perfektaj rimoj).
beloruse:
квазі-
finne:
jonkinlainen, muka, kaltainen, kvasi-
france:
quasi-
hungare:
majdnem-
nederlande:
als het ware
ruse:
квази-
IV.
Vortero:

kvazaŭe

Proksimume iamaniere; preskaŭ; se tiel oni povas diri: li certe ne elektas tiujn lingvojn, kiuj kvazaŭe estas konformaj al liaj organoj de parolado.
beloruse:
як быццам
finne:
jollakin tavalla, jos niin voi sanoa
france:
quasiment
hungare:
majdnem hogy
nederlande:
bijna, om zo te zeggen
pole:
jakby
rumane:
ca și cum
ruse:
как будто

kvazaŭa

Proksimuma, preskaŭa, iaspeca: ĉiu rakontado pri ia kvazaŭa (ŝajna, onidira) senviveco kaj senforteco de nia L.K. estas malveroZ ; ĝi estis kvazaŭa longa ĝemo, kiu vagis en la nokto; estas kvazaŭa trompo, se oni silentas pri la vero; oni povis ekkoni el tio kun kvazaŭa certeco la evoluskalon de la astroj.
beloruse:
уяўны
finne:
jonkinlainen, muka
france:
une sorte de
nederlande:
bijna, om zo te zeggen
pole:
bliski, pozorny, udany
rumane:
pretins
ruse:
мнимый

administraj notoj

~: Mankas verkindiko en fonto.
~e: Mankas fontindiko.
~e: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas verkindiko en fonto.