8licenc/o SPV
licenco
↝ 
- 1. ↝
Tolerata deflankiĝo disde gramatika aŭ poezia regulo: oni estas malpli ĝenata de certaj ritmaj licencoj en la duopa ritmo, dum en la fortpulsaj triopaj ritmoj ĉia licenco estas nepre kondamnita [1]; tentas min poemon mian sterki per mallicencoj, versi inter limoj [2].
Metrikaj licencoj: ŝvebo, ritma akcentado, akcentperdo, glito, stumblo, karambolo.
- 2. ↝
Oficiala permeso: la pastro perdas sian ŝofor-licencon [3]; abateja biero estis produktata ekster la monaĥejaj muroj sub licenco de monaĥeja komunumo [4]; la registaro de la Falklandaj Insuloj vendis licencojn por fiŝkaptado al ŝipoj el Hispanio [5]; internaciaj telefonkompanioj, kiuj je giganta prezo akiris licencon por ekspluati la sekvantan generacion de poŝtelefonoj en kelkaj eŭropaj landoj, nur pene trovas la monon por pagi tiun licencon [6].
aprobo, rajtigilo, stirpermesilo, licencplato

1.
Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 124
2. Monato, Antonio Valén: Ĉu Ertl provizore stilekzercas?, 2005
3. Monato, Stefan Maul: Du mil ok, 2008
4. Monato, Lode van de Velde: Bierlando Belgio
5. Monato, Lenio Marobin: Falklandaj Insuloj prosperas, 2012
6. Monato, Roland Rotsaert: Belgio: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis
2. Monato, Antonio Valén: Ĉu Ertl provizore stilekzercas?, 2005
3. Monato, Stefan Maul: Du mil ok, 2008
4. Monato, Lode van de Velde: Bierlando Belgio
5. Monato, Lenio Marobin: Falklandaj Insuloj prosperas, 2012
6. Monato, Roland Rotsaert: Belgio: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis
- angle:
- licence, license
- france:
- 1. licence (littéraire)
- germane:
- 1. dichterische Freiheit 2. Lizenz, offizielle Erlaubnis
- hungare:
- 1. költői szabadság, poetica licentia
- katalune:
- 1. llicència poètica
- nederlande:
- 1. vrijheid (litt.)
- pole:
- 1. licentia poetica, licencja
- portugale:
- 1. licença (poética)
- rumane:
- 1. licenta poetica, licență
- ruse:
- 1. поэтическая вольность