*majstr/o PV

*majstro

1.
Kompetenta specialisto:
a)
HISTEK Korporacie agnoskita metiisto kaj estro de grupo da laboristoj aŭ disĉiploj: nun mi sendis homon saĝan kaj kompetentan, mian majstron Ĥuram [1]; la patro rekomencis sian tajloran laboron, kaj la filo eklaboris ĉe majstro [2].
b)
(figure) Persono lerta kaj sperta en iu metio, fako, okupo: certe, ŝi daŭrigis, tiu kombino estas majstre elpensita sed, krimulo, ci ne min kalkulis en la plenumado de cia projekto [3]; tie staris nuda belega virino, tiel bela, kiel povis krei nur la naturo kaj la plej granda majstro de marmoro [4]; „Eterna bukedo“ restis dum jaroj la libro, kiun mi plej ofte utiligis por montri al kleraj pridemandantoj, kion kapablas esperanto en la manoj de majstro [5]; alia tre grava stilmajstro, teoria kaj praktika, estis la lingvisto Theophile Cart [6]; kiel inteligenta vortmajstro kaj bone informita aktivulo li vivigus la diskutojn tie [7]; okaze kunvenis kvar sinjoroj, grandaj majstroj kaj amantoj de mensogado [8]; koniĝas majstro laŭ sia verko PrV .
2.
Respektotitolo: „Vivo kaj opinioj de majstro M'saud(romano de Jean Ribillard) [9].
a)
Respektotitolo donata de la publiko al granda belartisto, ekzemple muzikisto aŭ pentristo: la malnovaj majstroj (grandaj pentristoj de la 13a–17a jarcentoj); ankaŭ la konsilisto konsentis, des pli ĉar la komponaĵoj de la juna majstro trovis favoron antaŭ lia severa juĝo [10].
b)
Respektotitolo donata de disĉiploj al sia instruisto: kaj ili diris al li: Rabeno (tio estas, majstro), kie vi loĝas [11]?
c)
Respektotitolo kiun iuj esperantistoj donas al Zamenhofo: nomu min per mia nomo, nomu min fondinto de la lingvo, aŭ kiel vi volas, sed mi petas vin, ne nomu min plu „majstro“, ĉar per tiu morale tro liganta nomo vi malliberigas nian aferon [12]; La famon, ne brue, Nur poste, malfrue, Simile al eĥo de mortkrio Mallonga sciigo alportis: „La Majstro mortis!“ [13].
VD:magistro
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 2:13
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo „kovru vin“
3. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Naŭa
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
5. M. Boulton: Ne nur leteroj de plumamikoj, 1984
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
7. La Ondo de Esperanto, 2004, № 4 (114)
8. J. Polupanov: Mirindaĵoj, en: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 1904
9. J. Ribillard: Vivo kaj opinioj de majstro M'saud, 1963
10. E.T.A. Hoffmann, trad. W. Kirschstein: Konsilisto Krespel, 2001
11. La Nova Testamento, S. Johano 1:38
12. L. L. Zamenhof: La parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista, Krakovo, 1912-08-11
13. J. Baghy: La Majstro mortis
angle:
maestro, master (of one's art)
beloruse:
майстар
bretone:
mestr (mailh)
ĉeĥe:
majstr (hovor.), mistr
ĉine:
熟練掌握的人 [shúliànzhǎngwòderén], 熟练掌握的人 [shúliànzhǎngwòderén], 領班 [lǐngbān], 领班 [lǐngbān], 师 [shī], 師 [shī], 师傅 [shīfu], 師傅 [shīfu], 巨匠 [jùjiàng], 工段長 [gōngduàncháng], 工段长 [gōngduàncháng], 工長 [gōngcháng], 工长 [gōngcháng], 手工师傅 [shǒugōngshīfù], 手工師傅 [shǒugōngshīfù]
france:
maître
germane:
Meister
hispane:
maestro
hungare:
mester, mesterember
japane:
巨匠 [きょしょう], 大家 [たいけ], 親方 [おやかた], 大先生 [だいせんせい]
katalune:
mestre
nederlande:
meester
pole:
mistrz, majster 1. mistrz 2.a mistrz 2.b mistrz 2.c mistrz
portugale:
mestre, magíster
rumane:
supraveghetor, stăpân
ruse:
1. мастер 2.a мастер, маэстро malnovaj ~oj: старые мастера. 2.b учитель, мэтр 2.c учитель
slovake:
majster
svede:
mästare
ukraine:
майстер (своєї справи), мастак, знавець, маестро

majstraĵo, majstroverko

Verko inda je majstro, origine la laboraĵo farita kiel fina ekzameno por fariĝi majstro: majstraĵoj el kupro kaj fero [14]; via majstroverko ne valoras multe, ĝi estas malnova kaj malbona tableto [15]; pomaditaj, parfumitaj, brilantaj, bonodorantaj, torditaj en formo de misteraj ringoj […] ili prezentis majstraĵon de la friza arto Marta ; la aĉetanto havis vizaĝon […] iom embarasitan, kredeble de la elekto, kiun li devis fari inter la objektoj, el kiuj ĉiu estis majstraĵo Marta ; (figure) Viktoro, estis la plej granda ĝojo de lia vivo […] la majstraĵo de lia tuta kariero [16]; „Ĝi estas majstroverko.“ „Majstroverko – ĉu? Tio estas interesa.“ Li ridis skuante la ventron [17].
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:22
15. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo, la orazeno kaj bastono el sako
16. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 1
17. R. Akutagaŭa, trad. K Sekimoto: Marĉejo, La Revuo Orienta, 1935-03, p. 73a
angle:
masterpiece, masterwork
beloruse:
шэдэўр
bretone:
pennoberenn
ĉeĥe:
mistrovské dílo
ĉine:
傑作 [jiézuò], 杰作 [jiézuò], 名作 [míngzuò], 佳作 [jiāzuò], 名著 [míngzhù]
france:
chef d'œuvre
germane:
Meisterwerk
hungare:
mestermű, műremek
japane:
主要作品 [しゅようさくひん], 傑作 [けっさく], 親方資格作品 [おやかたしかくさくひん]
nederlande:
meesterwerk
pole:
arcydzieło, majstersztyk
portugale:
obra de mestre
rumane:
capodoperă
ruse:
шедевр
slovake:
majstrovské dielo
svede:
mästerverk
ukraine:
майстерний виріб, майстерна річ

*submajstro

1.
Metilernanto, sukcese fininta sian lernotempon per farado de la submajstra laboraĵo, kaj ordinare, por plispertiĝi ekmigras: ju pli alproksimiĝis la tempo, kiam li estis fariĝonta submajstro, des pli klare li sentis en sia animo, ke li kore amas Anjon [18]; morgaŭ, tio estas kiam mi fariĝos submajstro, mi iros mian propran vojon, kaj tiam la aliaj min plu ne interesos [19]; laborinte unu jaron kiel submajstro kaj ŝparinte kelkajn dolarojn, mi edziĝis kun mia Mario [20]. VD:metilernanto
2.
La meza el la tri framasonaj rangoj.
angle:
journeyman
beloruse:
падмайстар, чаляднік, краўчык
ĉine:
[èr]
france:
1. apprenti, compagnon
germane:
Handwerkergeselle, Handwerksgeselle, Geselle
japane:
職人 [しょくにん], 親方見習 [おやかたみならい]
pole:
czeladnik (podmajstrzy)
rumane:
ucenic
ruse:
подмасте́рье
ukraine:
підмайстер, помічник майстра

eklezimajstro, ekumena majstro

KRI En la orienta kristanismo, persono kiu grave influis la eklezian doktrinon: Johano la Orbuŝa estas ekumena majstro kaj patro de la Eklezio; en ortodoksismo la titolo „patro de la Eklezio“ estas pli honora ol „eklezimajstro“; en ortodoksismo la lasta „patro de la Eklezio“ estas Johano la Damaskano, post kiu aperis grandaj eklezimajstroj Simeono la Nova Teologo kaj Gregorio Palamo.
angle:
Teacher of the Faith
beloruse:
доктар касьцёлу, настаўнік царквы
germane:
Kirchenlehrer
pole:
doktor kościoła
rumane:
Doctor al Bisericii
ruse:
учитель церкви

koncertmajstro

La ludanto de la unua violono en koncerto, okaze transprenanta funkcion de dirigento: de tempo al tempo ili rigardis al la koncertmajstro (la unua violonisto), kaj ĉio pluiris glate, ĝis tiam ili estis ludintaj malcerte, vane atendante la dirigentan geston, sed nun ili ekludis memstare, sekure, perfekte [21].
21. Monato, Julia Sigmond: Georgo, 2011
angle:
concertmaster
beloruse:
канцэртмайстар
ĉine:
乐队首席 [yuèduìshǒuxí], 樂隊首席 [yuèduìshǒuxí]
france:
premier violon
germane:
Konzertmeister, Erste Geige
ruse:
концертмейстер

administraj notoj

eklezi~o, ekumena ~o: Mankas dua fontindiko.
eklezi~o, ekumena ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.