2meteorologi/o PV , meteologi/o PIV1
meteorologio, meteologio ↝
Scienco, kiu studas la atmosferajn fenomenojn kaj prognozas la estontan veteron: laŭ meteorologio, ciklono estas rotacio de iom da aero ĉirkaŭ areo de malalta aerpremo [1]; la ŝtata servo pri meteologio de Francio donis ĉe interreto la statojn de vetero de 1a de januaro [2]; la meteologia agentejo klasifikas 13 el la 86 aktivaj vulkanoj „plej aktivaj kaj ĉiam observendaj“ [3];
Rim.: La oficialan terminon „meteorologio“ pli kaj pli anstataŭas la neologismo „meteologio“, prezentita en [4] kun la pravigo, ke meteorologio devus signifi la sciencon pri meteoroj, t.e. kosmaj ŝtonoj. Evidente la pravigo estas malĝusta, unue, ĉar -ologi ne estas oficiala sufikso; due, ĉar ekzistas senco de la vorto meteoro (nome: meteoro3), kiu povas pravigi la esprimon „scienco pri meteoroj“; kaj trie, ĉar meteologio postulas radikon mete, difinitan en vortaroj kiel „atmosfera fenomeno“, sed uzata de neniu fakulo.
1.
Vikipedio, Ciklono
2. Monato, S. Maul: Bugra bug-insekto
3. Monato, Hori Jasuo: Erupcias maltrankvilo
4. M. Lewin: Meteologia Terminaro, 1961
2. Monato, S. Maul: Bugra bug-insekto
3. Monato, Hori Jasuo: Erupcias maltrankvilo
4. M. Lewin: Meteologia Terminaro, 1961
- angle:
- meteorology
- beloruse:
- мэтэаралёгія
- france:
- météorologie
- germane:
- Meteorologie, Wetterkunde
- hungare:
- meteorológia, időjárástan, légkörtan
- katalune:
- meteorologia
- nederlande:
- weerkunde, meteorologie
- pole:
- meteorologia
- portugale:
- meteorologia
- ruse:
- метеорология
meteorologiisto, meteologiisto ↝
Fakulo pri meteorologio: la malkovro de tiuj balonoj igis la meteorologiistojn konscii ke la supraera vento ne limigis sin al Japanio sed rondiris almenaŭ kvaronon de la globo [5]; Eugeniu Mustea […] sveda esperantisto de la klubo en Norrköping […] servis kiel meteologiisto en Rumanio kaj Svedio [6].
5.
J.-M. Jacques:
Televida elsendo de RTBF, Esperanto-Reago, 2004-01-11
6. Vikipedio, artikolo „Eugeniu Mustea“, 2008-08-16
6. Vikipedio, artikolo „Eugeniu Mustea“, 2008-08-16
- angle:
- meteorologist
- france:
- météorologiste
- germane:
- Meteorologe, Wetterkundler
- katalune:
- meteoròleg
- pole:
- meteorolog
Monda Organizaĵo pri Meteorologio, Monda Organizaĵo pri Meteologio (MOM) ↝
ManPol Speciala organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por mondvasta kunlaborado en instalado de meteorologiaj mezur-stacioj kaj interŝanĝo de informoj: esploroj freŝe plenumitaj de Monda Organizaĵo pri Meteologio montris, ke […] plej verŝajne temis pri „nur“ 51 gradoj [7].
7.
Monato, Roberto Pigro: Forna
Kalifornio, 2013
- angle:
- World Meteorological Organisation, WMO
- beloruse:
- Сусьветная мэтэаралягічная арганізацыя
- france:
- Organisation Météorologique Mondiale, OMM
- germane:
- World Meteorological Organisation, WMO
- hispane:
- Organización Metereológica Mundial, OMM
- hungare:
- Meteorológiai Világszervezet, MVO
- indonezie:
- organisasiOrganisasi Meteorologi Dunia
- katalune:
- Organització Meteorològica Mundial, OMM
- nederlande:
- Wereldorganisatie voor Meteorologie, WOM
- pole:
- Światowa Organizacja Meteorologii
- portugale:
- Organização Mundial de Meteorologia
- ruse:
- Всемирная метеорологическая организация, ВМО