muson/oPV
musono
↝ 
Vento kiu trablovas intertropikan Azion, somere de maro al tero, vintre de tero al maro.
- angle:
- monsoon
- beloruse:
- мусон
- bulgare:
- мусон
- ĉeĥe:
- monzun
- france:
- mousson
- germane:
- Monsun
- hispane:
- monzón
- hungare:
- monszun
- nederlande:
- moesson
- portugale:
- monção (meteor.)
- ruse:
- муссон
- slovake:
- monzún
somera musono ↝
Musono blovanta en somero de maro al tero, alpuŝante pluvon; responda sezono: la somera musono, de aprilo ĝis oktobro ... kunportas varman kaj humidan veteron [1].
1.
-: Utilaj informoj pri Hanojo kaj Vjetnamio,
Universala Kongreso de Esperanto, Dua Bulteno,
2012
- ĉeĥe:
- letní monzun
- france:
- mousson d'été
- slovake:
- letný monzún
vintra musono ↝
Musono blovanta en vintro de tero al maro, kaŭzante sekecon; responda sezono: la deklivoj elmetitaj al la vintra musono estas pli malvarmaj [2].
2.
Ĉina Radio Internacia:
Varia reliefo kun diversaj pejzaĝoj, 2012-07-09
- france:
- mousson d'hiver