*negoc/o PV
*negoco
- 1.
Profitcela komerca aŭ industria okupo, entrepreno: en malgranda urbeto, ĉe unu homo, kiu havis sian propran negocon [1]; en multaj landoj televido estas negoco kaj elsendoj nur reklamujoj [2]; la negoco viglis dum tri jaroj [3].
firm(a)o, komercejo, kompanio2
- 2.
Aparta komerca afero de aĉeto aŭ vendo: nenio malhelpas aĉetanton iri rekte al la […] fabrikanto, tiel ke la retservo ricevas nenion el la negoco [4].
operacio1.b, transakcio
- angle:
- transaction 1. business
- beloruse:
- 1. справа (камэрцыйная), бізнэс, занятак (камэрцыйны), камэрцыя 2. зьдзелка, угода, апэрацыя (камэрцыйная), транзакцыя (камэрцыйная)
- ĉeĥe:
- obchod (podnik), obchodní jednání, obchodování
- france:
- affaire (commerciale), négoce
- germane:
- Geschäft 1. Handlung (Geschäft) 2. Handel (Geschäft)
- hispane:
- negocio
- hungare:
- üzlet (business)
- nederlande:
- 1. handelszaak 2. handelstransactie, transactie (handel)
- pole:
- interes, sprawa, przedsięwzięcie handlowe
- portugale:
- negócio
- rumane:
- afacere, chestiune, întreprindere comercială
- ruse:
- 1. дело, бизнес 2. сделка
- slovake:
- obchodné jednanie
- ukraine:
- комерційна справа, бізнес
negoca
-
Rilata al negoco, al vendaj kaj aĉetaj aferoj:
lia riĉa mastro sendis lin en negocajn vojaĝojn
[5];
negoca kontrakto
[6];
ili en unu vespero sidis kune en negoca interparolado
[7];
„nun, Alfred“, diris la doktoro, „kelkajn vortojn pri aferoj negocaj, dum ni
estas ankoraŭ ĉe la matenmanĝo“
[8];
negocaj aferoj estas severaj
PrV
.
komerca
5.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
6. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
7. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
8. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
6. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
7. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
8. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
- angle:
- commercial, business
- beloruse:
- камэрцыйны, бізнэсовы
- ĉeĥe:
- obchodnický, obchodní
- france:
- commercial (adj.)
- germane:
- geschäftlich
- hungare:
- üzleti
- nederlande:
- zakelijk
- pole:
- konkretny, rzeczowy
- portugale:
- negocial
- rumane:
- concret, adevărat
- ruse:
- деловой, коммерческий
- slovake:
- obchodný
- ukraine:
- комерційний, бізнесовий
negoci
Komerci planante kaj diskutante aĉetojn kaj vendojn: vi povos negoci en la lando [9]; apud la blankaj muroj […] negocis je krucetoj kaj helkolorigitaj sanktaj bildoj maljunulinoj Metrop ; unu grupo de akciuloj negocis kun KBC kaj atingis pli grandan, kvankam ne la esperatan kompenson [10].
intertrakti, kontrakti, marĉandi
9.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 42:34
10. R. Rotsaert: Belgaj bankoj regrupigitaj, Monato, 1998:11, p. 16a
10. R. Rotsaert: Belgaj bankoj regrupigitaj, Monato, 1998:11, p. 16a
- angle:
- trade, do business
- beloruse:
- займацца бізнэсам, весьці справы
- ĉeĥe:
- obchodně jednat, obchodovat, zabývat se obchodem
- france:
- faire du négoce, négocier (commercialement)
- germane:
- handeln, Handel treiben, Geschäfte machen
- hispane:
- negociar
- hungare:
- üzletel
- nederlande:
- handel drijven
- pole:
- negocjować w interesach, pertraktować w interesach
- portugale:
- negociar
- rumane:
- negociază în afaceri
- ruse:
- вести дела (на рынке)
- slovake:
- obchodovať
- ukraine:
- вести комерційну справу, займатися торгівлею, бізнесом
negocisto
Komercisto, kiu marĉandas, proponas, akiras aŭ revendas varojn: sescent sesdek ses kikaroj da oro […] venis de la butikistoj kaj de la komerco de negocistoj [11]; kun la rekomendo de honorinda negocisto de via regiono, mi permesas al mi adresi al vi mian prezaron ĝeneralan kaj samtempe kelkajn specimenojn de la vendobjektoj [12]; negocisto kiu aĉetis diamanton de 250 karatoj, kostantan preskaŭ 30 milionojn da usonaj dolaroj, estis arestita [13].
entreprenisto
11.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 10:15
12. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
13. RR: Historia fono, Monato, 2001:3, p. 9a
12. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
13. RR: Historia fono, Monato, 2001:3, p. 9a
- angle:
- trader, businessman
- beloruse:
- бізнэсмэн, камэрсант
- ĉeĥe:
- kupec, obchodní jednatel, obchodník
- france:
- négociant
- germane:
- Händler, Geschäftemacher
- hispane:
- negociante
- hungare:
- üzletember
- nederlande:
- koopman, handelaar
- pole:
- biznesmen, człowiek interesu
- portugale:
- negociante
- rumane:
- businessman, om de afaceri
- ruse:
- купец, негоциант, коммерсант, бизнесмен
- slovake:
- kupec, obchodník, obchodný jednateľ
- ukraine:
- неґоціант, комерсант, бізнесмен