*neni/o
*nenio
↝ 
- Nea nedifina pronomo montranta foreston, mankon de io: la nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo [1]; ankoraŭ nenio estas preta [2]; pli bona io, ol nenio PrV ; mi havis nenion krom tiu ĉi bastono [3]; li manĝis nenion [4]; nenio povas kontraŭstari al vi [5]; ŝiaj pensoj havis plu nenion komunan kun ŝia cetera familio, ŝi fordonis sin al sia malĝojo [6]; nun nenio helpos, oni devas nur kuraĝe resti [7]; ŝi faris nenion malbonan kontraŭ la leĝoj [8]; por nenio oni faras nenion PrV ; via rimedo […] nenion taŭgas FK ; juna, bela, alkutimiĝinta al lukso kaj nenionfarado Marta ; por financi sian dolĉan neniofaradon, li prenis kreditojn [9].
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
2. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infano en la tombo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
9. Monato, Stefan Maul: Krimaj riĉuloj, 2008
10. Monato, Roberto Pigro: Ulo dormanta salajron ja kaptas, 2015

- angle:
- nothing, naught, none, not any thing
- beloruse:
- нішто
- bulgare:
- нищо
- ĉeĥe:
- nic, nénie
- france:
- rien
- germane:
- nichts
- greke:
- τίποτα, τίποτε
- hispane:
- nada
- hungare:
- semmi
- nederlande:
- niets
- pole:
- nic
- portugale:
- nada
- rumane:
- nimic
- ruse:
- ничто
- slovake:
- nič, nénia
- svede:
- ingenting
- tokipone:
- ala
- volapuke:
- nos
nenio, neniaĵo
- 1.
- Absoluta foresto de estado de io ajn: la absoluta nenio ne estas pli facile komprenebla ol senfino; ni ĉiuj konfuze dronos en la abismo de la neniaĵo.
- 2.
- Absoluta senvaloraĵo: vi estas neniaĵo kaj via agado estas neniaĵo [11]; jen ili ĉiuj estas vantaĵo, neniaĵo estas ilia faro, vento kaj senenhavaĵo estas iliaj […] idoloj [12]; kiu havas nenion estas nenio PrV ; nur tute malgranda, neniaĵo granda kiom ovo de marĉkokino [13].
11.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 41:24
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 41:29
13. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantaziujo en Danĝero
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 41:29
13. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantaziujo en Danĝero
- angle:
- 1. nothingness, oblivion 2. nothing
- beloruse:
- нішто
- bulgare:
- нищо
- france:
- néant
- germane:
- 2. Nichts
- greke:
- το τίποτα
- hungare:
- 1. a semmi 2. semmiség
- nederlande:
- 1. het niets 2. waardeloos ding
- pole:
- nicość, pustka
- portugale:
- nada
- ruse:
- ничто
nenieco ↝
- Absoluta neesto aŭ vanteco: la nenieco de la homa gloro; tian senton de senespero, senforteco kaj nenieco li havis ankoraŭ neniam [14]; ĝi etigis preskaŭ ĝis plena nenieco [15].
14.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
- angle:
- vacuousness
- beloruse:
- нікчэмнасьць, марнасьць
- ĉeĥe:
- neexistence, nicota
- france:
- inanité, nullité
- germane:
- Nichtigkeit
- hungare:
- semmisség
- nederlande:
- nietigheid
- pole:
- nicość, próżność
- ruse:
- ничтожность
- slovake:
- ničota, ničotnosť
neniigi ↝
(tr)
- 1.
- Tute forigi, detrui, pereigi: la tertremo neniigis ok vilaĝojn; la barbaraj invadoj neniigis la romanan potencon; ne sufiĉas neniigi (kp negativa), necesas plenigi la malplenon; ĉiujn ĝiajn palacojn ili forbruligis per fajro, kaj ĉiujn ĝiajn plej karajn objektojn ili neniigis [16]; Mi neniigos vin, kaj vi ne plu ekzistos [17]; kreskaĵoj […], kiuj havis la eblon […] prokrasti la morton, sed ne neniigi ĝin [18].
- 2. ↝
-
Tute senvalorigi, nuligi, senefikigi:
neniigi decidon, regulon;
niaj klopodoj neniiĝis;
li neniigas ŝian promeson
[19];
per memmortigo mi neniigos la kontrakton, kiu rilatas nur al vivanto
[20];
ruzaĵon neniigas singardeco
Ifigenio
.
fumo, ŝaŭmo, vana
Rim.:
Z atentigas, ke „ĉar la vortoj ‚neniigi‘ kaj
‚neniiĝi‘ estas jam de longa tempo tre bone konataj kaj
uzataj de ĉiuj Esperantistoj, tial mi opinias, ke malpermesi la
uzadon de tiu ĉi formo estus tute senbezone“LR
.
Vidu la rimarkon ĉe nenio.
16.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 36:19
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 26:21
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 30:8
20. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua

- 1. to annihilate 2. to annul, invalidate, void
- beloruse:
- зьнішчаць
- bulgare:
- унищожавам
- ĉeĥe:
- ničit, zničit
- france:
- anéantir, annihiler
- germane:
- aufheben, annullieren, auflösen, negieren 1. vernichten 2. entwerten
- hungare:
- megsemmisít
- nederlande:
- vernietigen
- pole:
- anihilować, niweczyć, unicestwić, wniwecz obrócić, zniszczyć
- rumane:
- anihila, distruge, epavă, întoarce-te, strica
- ruse:
- уничтожить
- slovake:
- kynožiť, nivočiť, zmariť, zničiť