3pamflet/o

pamfleto VdE

BELE
Nelonga polemika studaĵoeseo, ofte broŝurforma, pri aktuala temo: per alloge legindaj pamfletoj Voltaire atakas la netoleremon de la religioj, la sensencaĵojn de la superstiĉoj, [1]; liaj maltrankvilaĵoj speguliĝas en lia lasta poemo, fakte politika pamfleto [2]; la novaĵoj de la publikaj valenciaj kanaloj fariĝis ŝokaj registaraj pamfletoj [3]; tiuj pamfletoj estas ja veraj „Flugiloj de Libereco“, sed paceme batalantaj kontraŭ loka despotismo [4]; la pamfleto „Parlez-vous franglais?“ („Ĉu vi parolas la franglan?“) de René Etiemble en 1966 satire avertis kontraŭ leksika angligo de la franca lingvo [5].
SUB:paskvilo
1. Tomaŝ PUMPR: Recenzo: Tri verkoj de Volter, la nica literatura revuo, 3:3
2. Monato, Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2002: Kosovo antaŭeniras
3. Monato, Hektor Alos i Font: Koruptado demisiigas prezidanton
4. Monato, Eriko NAVARO: Flugiloj de Libereco
5. Esperanto kaj la estonteca plurlingvismo: Diskuto de Umberto Eco kun Istvan Ertl kaj François Lo Jacomo, la 20-an de januaro 1993, en Parizo, Rotterdam: UEA, 1994
angle:
pasquinade, lampoon, pamphlet (harsh essay about a current topic)
beloruse:
памфлет
bulgare:
памфлет
ĉeĥe:
hanopis, pamflet
france:
libelle, pamphlet
germane:
Pamphlet, Streitschrift
hispane:
panfleto
hungare:
pamflet, gúnyirat
itale:
libello, pamphlet
japane:
批判攻撃文書 [ひはんこうげきぶんしょ], 風刺攻撃文書 [ふうしこうげきぶんしょ]
katalune:
pamflet, libel
nederlande:
pamflet
pole:
pamflet
portugale:
panfleto
ruse:
памфлет
slovake:
pamflet
ukraine:
памфлет

pamfletisto PIV1

BELE
Aŭtoro verkanta pamfletojn: li (Voltero) estis la plej fama pamfletisto de sia tempo [6].
6. Walter Murdoch, tr. R. Banham: Unu plenplena horo, Pola Esperantisto, 1978:7, p. 105.
angle:
pamphleteer
beloruse:
памфлетыст
pole:
pamflecista
ruse:
памфлетист
ukraine:
памфлетист

administraj notoj