8Panam/o PIV1

8Panamo RLN (PA)   Vikipedio

1.  
GEOGPOL Ŝtato en la centra Ameriko; teritorio de Respubliko Panamo, limanta kun Kolombio, Kostariko kaj oceanoj: Atlantiko kaj Pacifiko; kun samnoma ĉefurbo: ambaŭ gepatroj de McCain ja estis civitanoj de Usono, sed li naskiĝis en hospitalo en Panamo kaj teorie povus fariĝi civitano de Panamo [1]; la plej riĉaj landoj en la mondo urĝe postulis reformojn en landoj […] kiuj disponigas nepravigeblajn impostajn faciligojn, […] en la listo estas ankaŭ landoj kiel Andoro, Monako kaj Panamo, […] [2].
2.  
GEOG Ĉefurbo de la ŝtato Panamo.
angle:
Panama
beloruse:
Панама
bulgare:
Панама
france:
Panama
germane:
Panama
hispane:
Panamá
indonezie:
Panama
nederlande:
Panama
pole:
Panama
portugale:
Panamá

panama

Rilata al Panamo: la projektegoj de la Sueza kaj Panama kanaloj [estis] fruaj provoj de tutmondigo, kiuj komence ankaŭ fiaskis kaj ekfunkciis nur longe post ekkonstruado [3].
3. Monato, Stefan Maul: Gigantismo
angle:
Panamanian
france:
panaméen, panaméenne (adj.)
germane:
panamaisch
nederlande:
Panamees

panamano

Civitano de Panamo: oni diras, ke por panamano nenio estas pli serioza afero ol karnavalo [4].
angle:
Panamanian
france:
Panaméen, Panaméenne (subst.)
germane:
Panamaer
nederlande:
Panamees

administraj notoj