paŭs/i SPV

paŭsi

(tr)
1.
Desegni sur diafana folio laŭ suba ŝablono aŭ modelo. VD:kopii2, muldi
2.
Ekzakte imiti: la Popola Partio […] ĉiam paŭsanta la eŭskan politikon de siaj rivaloj [1]; iuj ĵurnalistoj komencis skribi kaj paroli pri „eŭrolando“, kaj estis kelkaj aŭtoroj de Monato, kiuj sklave paŭsis tiun nacilingvan monstraĵon [2]; dupaĝa biografio, kiun laŭvorte paŭsos la artikolo aperanta pri la aŭtorino en la Biografia leksikono [3]; verkisto-ĵurnalisto […], kiu iel similas kaj paŭsas la aŭtoron mem [4].
1. H. Alos i Font: Nur etaj esperoj pri baldaŭa solvo, Monato, 2002/08, p. 11
2. Maul Stefan: Malbona venko, Monato, 2000/12, p. 30
3. Carlo Minnaja: Retrorigardo al intensa vivo, Monato, 2004/04, p. 20
4. Nicolino Rossi: Familio-sagao, kun larĝe variigitaj psikologiaj portretoj, Monato, 2013/12, p. 24
angle:
1. trace 2. slavishly reproduce
beloruse:
1. калькаваць, капіяваць 2. калькаваць, капіяваць, імітаваць
ĉine:
[miáo], 摹 [mó]
france:
calquer, décalquer
germane:
1. durchpausen
hispane:
calcar
hungare:
1. átmásol, pauszol 2. utánoz, lekopíroz
nederlande:
1. calqueren, overtrekken (calqueren) 2. imiteren
pole:
kalkować
portugale:
decalcar
ruse:
1. калькировать, копировать 2. копировать, имитировать
ukraine:
калькувати, перезнімати (на прозорому папері), калькувати

paŭsado

Ago paŭsi.
beloruse:
калькаваньне, капіяваньне, імітаваньне, імітацыя
france:
calque (imitation)
germane:
Durchpausen
hispane:
calco (imitación)
hungare:
pauszolás, lemásolás
nederlande:
calque
pole:
kalkowanie
portugale:
decalcagem, decalque
ruse:
калька (копия, имитация), копия, имитация

paŭsaĵo, paŭso

1.
Kopio paŭse imitanta modelon: kiu el vi forgesis paŭsaĵon [5]? VD:faksimilo
2.
LIN Tradukprunto, vorto aŭ esprimo konstruita per traduko de alilingva modelo (precipe kiam temas pri laŭvorta disa traduko de ĉiuj komponantoj de malsimpla vorto aŭ esprimo); kalkeo: la esperanta vorto „memstara“ estas paŭsaĵo de la germana „selbstständig“; skatol-tranĉanta tranĉilo [estas] mallerta paŭso de „box-cutting knife[6]; paŭso kaj reinterpreto de la usona moto: E pluribus unum – El pluraj unu / El pluraj transen [7]. VD:kliŝoVD:internaciismo3
5. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 63a, volumo 2a, p. 369a
6. J. Wells: ŝovklinga tranĉilo, vortaro-blogo, 2009-08-17
7. La Ondo de Esperanto, 1999, No 12 (62)
angle:
1. tracing, copy 2. calque, loan translation
beloruse:
1. калька, копія, імітацыя 2. калька (моўная)
ĉine:
描图 [miáotú], 描圖 [miáotú], 借譯 [jièyì], 借译 [jièyì], 借譯詞 [jièyìcí], 借译词 [jièyìcí], 毛样 [máoyàng], 毛樣 [máoyàng]
france:
1. décalque
germane:
1. Pause, Kopie 2. Abklatsch
hispane:
1. calco
hungare:
1. másolat, pauszmásolat, másolat
nederlande:
1. calqueerplaat, calqueerblad, imitatie, model
pole:
1. kalka
portugale:
1. decalcagem, decalque
ruse:
1. калька (копия, имитация), копия, имитация 2. калька (семантическое заимствование)
ukraine:
калькування

administraj notoj

~ado: Mankas dua fontindiko.
~ado: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.