*plu
*plu
↝ 
- 1. ↝
- Adverbo indikanta daŭradon kaj neĉesadon de stato aŭ ago en la tempo (= daŭre, pli longtempe): malgraŭ siaj promesoj li drinkas plu; tenu ankaŭ plu tion en sekretoZ ; danĝere estas lin lasi plu en tia liberecoZ ; plu diri; plu fari; plu labori; plu vivi; Usono plu konstruas militŝiparon.
- 2. ↝
- Adverbo indikanta pli malproksimajn, atingotajn partojn de la medio aŭ objekto en kiu okazas aŭ kiun koncernas ago, procezo ktp: se vi legus plu (pluan parton de la teksto), vi vidus, ke la fino estas pli klara PIV1 ; kaj tiel plu; hodiaŭ, kion plu vi scias?Z ; Kion plu, mia Joĉjo, vi deziras? [1].
Rim. 1:
Z klarigas, ke "diri pli anstataŭ plu oni
povas tre
ofte, sed ne ĉiam. Pli = pli multe,
plu = daŭre, pli
malproksimen; pli signifas kvanton, multecon,
plu
signifas
daŭradon (en loko aŭ tempo); en abstraktaj okazoj ni ofte povas
uzi unu esprimon anstataŭ la dua, ĉar tiam ilia senco fariĝas
preskaŭ la sama; sed kiam ni volas paroli
rekte pri kvanto aŭ pri daŭrado (aŭ malproksimiĝado), tiam ni ne
povas intermiksi ambaŭ vortojn"LR
.
Rim. 2:
Kun nea vorto, plu signifas la maldaŭron,
la ĉesigon de ago aŭ stato:
mi ne povas iri unu paŝon plu;
ne parolu plu;
ĝis tie kaj ne plu;
mi lin ne vizitos plu;
li ne povis plu sin deteniZ
;
ne aperu plu antaŭ mia vizaĝoZ
;
li plu neniam batalos kontraŭ viZ
;
nun li kuŝas, por neniam leviĝi pluZ
;
formorti, dormi kaj nenio pluZ
;
nun, kiam plu nenia savo por ni restasZ
;
neniaj duboj plu.
jam ne,
ankoraŭ ne,
ne pli.
Rim. 3:
La tre malgranda diferenco inter la senco de plu kaj
tiu de
ankoraŭ 2 kuŝas en tio, ke
ankoraŭ signifas esence ripeton, dum plu
precize signifas daŭradon.
1.
Fratoj Grimm, tr. Kabe: Feliĉa Joĉjo
- angle:
- 1. even longer, ever more, further, again, on (as in: live on) kaj tiel ~: and so on 2. further, further on, more, on
- beloruse:
- далей, яшчэ
- ĉeĥe:
- dále, více dál, nadále
- finne:
- edelleen, yhä, vielä, (kun nea vorto:) enää
- france:
- plus, davantage
- germane:
- weiter
- hungare:
- tova, tovább
- nederlande:
- verder, meer, langer
- pole:
- dalej, nadal
- portugale:
- mais (continuação)
- rumane:
- încă, mai departe
- ruse:
- дальше, далее, ещё kaj tiel ~: и так далее
- slovake:
- ďalej
plue ↝
- Akcentita formo, samsenca kiel plu1: li plue diris kelkajn vortojnZ ; mi plue silentos pri tio; kaj ankoraŭ plue ŝi naskis filonZ ; estu plue pastrino de l' diino laŭ ŝia voloZ ; mi sukcesis altreni min ĝis la fenestro, sed plue miaj fortoj ne sufiĉis; la pluvo falegadis ĉiam plue kaj plueZ .
- angle:
- in addition, more, again, further
- beloruse:
- далей, яшчэ
- ĉeĥe:
- dále, nadále
- finne:
- edelleen, lisäksi, pidemmälle
- france:
- davantage, continuellement
- hungare:
- továbbiakban, továbbá
- nederlande:
- verder
- pole:
- w dalszym ciągu
- ruse:
- дальше, далее, ещё
- slovake:
- ďalej
pluen ↝
- Akcentita formo de plu2, uzata precipe kiam temas pri avanco en spaco: ŝi ne povis iri pluenZ ; Abram iris pluen, ĉiam pluen al la sudoZ ; ili pelados sian akiron pluen, sen ripozoZ ; tiuj vortoj poste estis rakontitaj pluen kaj penetris en la popolonZ .
- angle:
- further on, even more
- beloruse:
- далей
- ĉeĥe:
- dále (směr)
- finne:
- edelleen, kauemmas
- france:
- de l'avant
- pole:
- dalej, dłużej
- ruse:
- дальше
- slovake:
- naďalej, ďalej
plua
- Daŭranta plu, okazanta en posta tempo: nun rakontu al mi la pluan sorton de iliZ ; li restos tri pluajn tagojn; mi bezonas pluajn detalojn.
- angle:
- more, further, additional
- beloruse:
- далейшы
- ĉeĥe:
- další (pokračující)
- finne:
- tuleva, vastainen, lisä-
- france:
- continuel, de plus
- hungare:
- további
- pole:
- dalszy
- ruse:
- дальнейший
- slovake:
- ďalší
plui ↝
(ntr)
-
Plue resti en ia stato:
la malbela vetero pluas;
mi pluis suferante
daŭri.
- angle:
- to last, to continue, to remain
- beloruse:
- доўжыцца, працягвацца, цягнуцца
- ĉeĥe:
- pokračovat
- finne:
- jatkua (edelleen)
- france:
- continuer (intransitif)
- hungare:
- folytatódik, tovább tart
- nederlande:
- voortduren
- pole:
- trwać
- rumane:
- a dura
- ruse:
- продолжаться
- slovake:
- pokračovať, trvať ďalej
pluigi ↝
- angle:
- to continue with, to keep on, to persist with
- beloruse:
- працягваць, падаўжаць
- ĉeĥe:
- prodlužovat, rozšiřovat
- finne:
- jatkaa, pidentää
- france:
- continuer (transitif)
- hungare:
- folytat, meghosszabbít
- nederlande:
- voortgaan met
- pole:
- kontynuować
- ruse:
- продолжать, продолжить
- slovake:
- predlžovať, rozširovať
administraj notoj
~:
Mankas verkindiko en fonto.
~e: Mankas verkindiko en fonto.
~en: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~i: Mankas fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~e: Mankas verkindiko en fonto.
~en: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~i: Mankas fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.