*polic/o Fab1

*polico

POL Administracio komisiita por prizorgi la publikan ordon kaj sendanĝerecon: li ordonis al sia veturigisto veturi al la estro de la polico [1]; policoficisto [2]; la policokapitan' al vi venas por enketo [3]; reĝo donacis, sed polico minacas PrV ; virinoj en la bazaro interbatiĝis, sed la polico venis tro malfrue, tiam ĝi kaptis min, kaj ĝi tiel min regalis per vergoj, ke mi du tagojn ne povis sidi [4]; Arturon arestis la polico, […] li estis du aŭ tri semajnojn en la malliberejo FK ; oni diras, ke el najbaraj stratoj estas senditaj grandaj taĉmentoj de la polico Metrop .
angle:
police
beloruse:
паліцыя
bulgare:
полиция
ĉeĥe:
policie
ĉine:
警察 [jǐngchá]
france:
police
germane:
Polizei
hispane:
policía (cuerpo de)
japane:
警察 [けいさつ]
katalune:
policia
nederlande:
politie
pole:
policja
portugale:
polícia
rumane:
poliție
ruse:
полиция
slovake:
polícia
svede:
polis
tibete:
སྐུར་སྲུང་བ་
ukraine:
поліція

policano

Homo oficanta en polico: nia urbo havas bonajn policanojn [5]; policanoj malfermas la ambaŭ duonojn de la pordo [6].
beloruse:
паліцыянт
bulgare:
полицай
ĉeĥe:
policista, strážník
ĉine:
警察 [jǐngchá], 警员 [jǐngyuán], 警員 [jǐngyuán], 警官 [jǐngguān], 巡警 [xúnjǐng], 乾警 [gànjǐng], 干警 [gànjǐng], 警务人员 [jǐngwùrényuán], 警務人員 [jǐngwùrényuán], 警务员 [jǐngwùyuán], 警務員 [jǐngwùyuán], 女警 [nǚjǐng], 女警官 [nǚjǐngguān]
france:
policier
germane:
Polizist
hispane:
guardia, policía
japane:
巡査 [じゅんさ]
nederlande:
politieagent
pole:
policjant
rumane:
polițist
ruse:
полицейский
slovake:
policajt, strážnik
ukraine:
поліцай, поліцейський (ім.), полісмен

policejo

Polica administrejo gardanta distrikton: ĉar [neniu] loĝanto de la strato alkonfesis [la aĵojn] al si, oni forportis ilin en la policejon [7]; mi rekte iros kun plendo, por ke oni prenu lin en la policejon kaj tuj en la malliberejon [8].
beloruse:
пастарунак
bulgare:
полиция, полицейско управление
ĉine:
警察局 [jǐngchájú], 警局 [jǐngjú], 派出所 [pàichūsuǒ]
france:
commissariat de police
germane:
Polizeirevier
japane:
交番 [こうばん], 巡査派出所 [じゅんさはしゅつじょ], 警察署 [けいさつしょ]
nederlande:
politiekantoor
pole:
posterunek policji, komisariat policji
rumane:
secție de poliție, comisariat
ruse:
отделение полиции, комиссариат полиции
ukraine:
поліцейська дільниця

policestro, ĉefpolicano

Policano, ĉefulo de policejo aŭ de polica departemento: nia urbo havas […] ne sufiĉe energian policestron [9]; la princo […] ne forlasis ankoraŭ la palacon, kiam la policestro jam sciis pri la mortigo de la infano [10]; li ordonis lokigi la senkulpajn filojn de la ĉefpolicano […] sub la eŝafodon tial ke la varma sango de la patro ŝpruciĝu sur ilin [11].
beloruse:
начальнік паліцыі
bulgare:
полицейски началник
ĉeĥe:
náčelník policie
france:
commissaire de police
germane:
Polizeikommissar
japane:
警察署長 [けいさつしょちょう]
nederlande:
commisaris
pole:
naczelnik policji, komendant policji
rumane:
șeful poliției, comandant poliție
ruse:
полицмейстер, комиссар полиции, начальник отделения
slovake:
náčelník polície
ukraine:
начальник поліції, поліцмейстер

policisto

Policano, precipe tiu, kiu laboras enkete, garde, helpe por la publiko: aperis en la hotelo kvara gasto, […] kriminala policisto el Parizo [12]. la mastro vidis ĝis hodiaŭ nek la krimulojn nek la kriminalan policiston FK ; la policistoj regalis per bastonoj la batalantojn [13].
beloruse:
паліцыянт
bulgare:
полицай
ĉeĥe:
policista, strážník
ĉine:
警察 [jǐngchá], 警员 [jǐngyuán], 警員 [jǐngyuán], 警官 [jǐngguān], 巡警 [xúnjǐng], 乾警 [gànjǐng], 干警 [gànjǐng], 警务人员 [jǐngwùrényuán], 警務人員 [jǐngwùrényuán], 警务员 [jǐngwùyuán], 警務員 [jǐngwùyuán], 女警 [nǚjǐng], 女警官 [nǚjǐngguān]
france:
policier
germane:
Polizist
japane:
警察官 [けいさつかん], 警官 [けいかん]
nederlande:
politiebeambte
pole:
policjant
rumane:
polițist
ruse:
полицейский
slovake:
policajt, strážnik
tibete:
ཉན་རྟོག་པ་
ukraine:
поліцай, поліцейський (ім.), полісмен, городовий

kaŝpolicano, kaŝpolicisto

Policano persekutanta krimulojn sen uniformo: [li] ankaŭ en la ekzilo restis kritikanto de la nazioj nesciante ke kaŝpolicano observadis lin [14]; Ŝvejk kaj la kaŝpolicisto [15]. VD:persekutisto, spiono1VD: Vd rimarkon ĉe detektivo
beloruse:
паліцыянт у цывільным
germane:
Zivilstreife
japane:
私服警官 [しふくけいかん]
nederlande:
stille politieagent, politieagent in burger, geheime politieagent, detective
pole:
detektyw
rumane:
detectiv
ukraine:
поліцейський у цивільному

kontraŭtumulta polico

POL Polico taskata pri sekurigo de publikaj lokoj okaze de manifestacio, ribelo, tumulto, eventuale per uzo de forto: la kontraŭtumulta polico […] arestis kelkajn homojn kaj evakuis iom perforte la konstruaĵon [16].
16. -: Usona ambasadejo bruligita, eventeo, 2008-02-21
ĉine:
特警 [tèjǐng]
france:
CRS, police antiémeute
pole:
oddziały prewencyjne policji
rumane:
poliția preventivă

sekreta polico

Polica Organizo, kiu kaŝe prispionas civitanojn por malkovri krimojn: jam de 1999 kaŝobservis lian loĝejon […] la sekreta polico [17]; antaŭ la vizito la sekreta polico arestis la tradukiston „pro propagando kontraŭ la popola ŝtatpotenco“ [18].
Rim.: Ne konfuzu kun sekretservo, kiu spionas eksterlande.
17. Monato, Jomo Ipfelkofer: Ni neniam konos la veron, 2003
18. Monato, Bardhyl Selimi: Por plori, por ridi, 2008
beloruse:
сакрэтная паліцыя
ĉine:
秘密警察 [mìmìjǐngchá]
germane:
Geheimpolizei
pole:
tajna policja
rumane:
poliție politică

administraj notoj