puc/a PIV1

puca

(malofte)
Troe kaj malbonguste ornamita: puca silka robo nudiganta la korpon [1]; ŝi aŭskultis min kun tia postiĉa pozo de franca pupino, kun tia grimaco de falsa mondumanino, en tiu puca plejsanktejo de la kiĉo [2]; ne nur Eŭropo sed ankaŭ ĉiu parto de nia mondo entuziasme kaj senkritike malfermas siajn pordojn al la plej banalaj, trivialaj, strasaj, pucaj, kiĉaj kaj malutilaj elementoj [3]. VD:pompa, ŝika
1. La Ondo de Esperanto, 2000, No 5 (67)
2. Miguel Fernández: La vorto kaj la vento. Rakonta koliero: Originala literaturo en Esperanto
3. Monato, Garbhan Macaoidh: Ho, tempoj! Ho, moroj!
germane:
überladen (mit Schmuck), herausgeputzt, aufgedonnert, aufgetakelt
pole:
pyszałkowaty, przeładowany ozdobami
rumane:
înfumurat, încărcat cu decorațiuni

administraj notoj