reklamaci/i SPV

reklamacii  

Protesti petante reĝustigon aŭ kompenson pro io ŝuldata: reklamaciu kontraŭ ilia ofenda agado [1]; iu mia registrita letero post monato ankoraŭ ne atingis la adresiton […], se mi reklamacios, verŝajne la entrepreno rehavigos al mi la sendkoston [2]. VD:pretendi1, postuli
Rim.: Ne konfuzu kun reklami1.
1. -: Random Bozo..., soc.culture.esperanto, 1995-03-13
2. Monato, Filippo: Moderna poŝto, 2006
ĉeĥe:
provádět reklamaci
france:
réclamer (faire une réclamation)
germane:
reklamieren, beanstanden
itale:
fare un reclamo
nederlande:
klagen, reclameren, bezwaar maken, protest aantekenen
slovake:
prevádzať reklamáciu

reklamacio

JUR Ago reklamacii: reklamacioj pri sendependeco [3]; la laboristoj redaktis liston de unuanimaj reklamacioj sed pasis multa tempo antaŭ ol povis oficiale informi al la banan-kompanio [4].
3. Monato, Seborgo: Urbeto aŭ sendependa lando?
4. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
ĉeĥe:
upomínka, urgence
france:
réclamation
germane:
Reklamation, Beanstandung
itale:
reclamo
nederlande:
bezwaar, protest
slovake:
upomienka, urgencia

administraj notoj