1reklam/i EE
reklami ↝
(tr)
- 1. ↝
-
Komercocele
anonci, laŭdi kaj rekomendi al la publiko
por pligrandigi vendojn, varbi subtenantojn ktp:
reklami ion, pri, por io;
la standoj reklamis la servojn de la telefonkompanio
[1];
sur la flugmaŝino estis reklamataj produktaĵoj de tabakfirmao
[2];
[ili] uzas la interreton por reklami sin
[3].
Rim.: Ne konfuzu kun reklamacii.
varbi, anonci2, proklami, disfamigi, distrumpeti, tamtami
- 2. ↝
- (evitinde) Pretendi 1: ili […] reklamas la rajton uzi sian propran lingvon [4].
1.
Last: Bona reklam(aci)o, Monato, jaro 2002:4, p. 16a
2. Monato, Last: http://steloj.de/esperanto/monato2/007181.html
3. Monato, Ionel Onet: Ekstremismo: Pri kaldronoj kaj potoj: ĉu ambaŭ kotaj?
4. Monato, Yamasaki Seikô: Ne ĉiuj lingvoj estas langaj
2. Monato, Last: http://steloj.de/esperanto/monato2/007181.html
3. Monato, Ionel Onet: Ekstremismo: Pri kaldronoj kaj potoj: ĉu ambaŭ kotaj?
4. Monato, Yamasaki Seikô: Ne ĉiuj lingvoj estas langaj
- beloruse:
- рэклямаваць
- france:
- faire l'article, faire la publicité de, promouvoir (commerce), vanter sa marchandise
- germane:
- bewerben, Werbung machen, Reklame machen
- hispane:
- publicitar, hacer publicidad, hacer propaganda
- hungare:
- hirdet, reklámoz
- portugale:
- propagandear
- ruse:
- рекламировать
reklamo
↝ 
Alvoko (ado aŭ aĵo) al la publiko per ĉiuspecaj rimedoj por laŭdi kaj rekomendi komercaĵon, entreprenon aŭ aferon: fari reklamon al la lingvo internacia EE ; la Volapükistoj havis por sia agitado grandajn rimedojn kaj agadis per la plej vasta, pure Amerika reklamo EE ; mi ĵus vidis reklamon pri aŭtentika ĵurasparka sukceno [5]; en televidaj reklamoj, oni kutime prezentas domojn hele lumigitajn [6].
admono, ŝildo3.a
- angle:
- advertisement
- beloruse:
- рэкляма
- ĉeĥe:
- propagace, reklama
- france:
- réclame, pub, publicité
- germane:
- Werbung, Reklame
- hispane:
- publicidad, propaganda, reclamo
- hungare:
- hirdetés, reklám
- malaje:
- iklan
- nederlande:
- reclame
- rumane:
- publicitate, reclama
- ruse:
- реклама
- slovake:
- reklama
- svede:
- reklam
reklamisto ↝
Profesia helpanto al vendado per diskonigo, laŭdado, reklamado de komercaĵo aŭ afero per ĉiaj komunikrimedoj: sufiĉas, ke tre eta proporcio de celitoj respondu, por pagi la laboron de la reklamistoj [7]; aĉ', mi revis esti poeto, kaj nun vidu ... reklamisto! [8].
7.
Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, 2003
8. A. García Fumero: Kuraĝo, Monato, 2002:2, p. 23–25a
8. A. García Fumero: Kuraĝo, Monato, 2002:2, p. 23–25a
- beloruse:
- рэкляміст
- france:
- publicitaire (subst.)
- germane:
- Werbefachfrau, Werbefachmann
- hispane:
- publicitario, publicista, propagandista
- hungare:
- reklámszakember, hirdetési szakember
- ruse:
- рекламист, рекламщик