*sorĉ/i

*sorĉi

(tr)
1.
Estigi, per helpo de diabloj, supernaturajn, ordinare malicajn efikojn: li esploradis la estontecon, aŭguradis, sorĉadis [1]; li jam de longe sorĉis ilin per magiaĵoj [2]; proksime estis arbaro, pri kiu oni diris, ke ĝi estas sorĉita: kiu eniros tien, ne facile revenos [3]; li sorĉis (aperigis) por ni […] tri botelojn da vino [4]; sed jam hodiaŭ li sorĉis vin, kiel serpento kolombojn (vd hipnotigi) [5].
a)
Transsorĉi: lian sinjoron oni sorĉis rano (ŝanĝis al rano) [6]; mi ne estas vera fiŝo, mi estas sorĉita princo [7].
2.
(figure) Ĉarmegi, pasie logi: ili estas sorĉitaj de tiu ideo; niaj saĝuloj […] lasis sin sorĉi per lia elokventeco [8]; ni ne povis disiĝi de tiu sorĉanta vidaĵo; dolĉa, ensorĉanta voĉo [9].
angle:
1. bewitch, curse, hex, enchant 2. enchant, bewitch, put one under one's spell
beloruse:
1. чараваць, вядзьмарыць 2. зачароўваць, зачараваць, прычараваць ~anta: чароўны.
bulgare:
1. омагьосвам 2. очаровам
ĉine:
媚惑 [mèihuò], 迷醉 [mízuì] 1. 施魔法 [shīmófǎ], 下咒 [xiàzhòu], 产生幻觉 [chǎnshēnghuànjué], 產生幻覺 [chǎnshēnghuànjué], 变戏法 [biànxìfǎ], 變戲法 [biànxìfǎ], 变把戏 [biànbǎxì], 變把戲 [biànbǎxì]
france:
ensorceler, jeter un sort
germane:
1. zaubern, hexen, verhexen 2. bezaubern
hispane:
1. embrujar, hechizar 2. hechizar (seducir)
hungare:
1. varázsol, elvarázsol 2. elbűvöl, elbájol, megbabonáz
japane:
魔法にかける [まほうにかける], 魅惑する [みわくする]
nederlande:
1. toveren 2. betoveren
pole:
czarować, zaczarować, rzucić urok
ruse:
1. колдовать, околдовать, заколдовать 2. очаровывать, очаровать ~anta: чарующий.
ukraine:
чаклувати, чарувати, зачаровувати, заворожувати

sorĉa

1.
Plenumata per sorĉo, havanta magian efikon de sorĉo: sorĉa kuracilo [10]; anstataŭ manĝaĵoj, oni kuiras sorĉajn herbojn [11]; [la] magazeno […] ĉe la arta ĉirkaŭlumado havis aspekton de sorĉa palaco Marta ; ili flugas, flugas, flugas kun nekredebla rapideco en ia sorĉa kaleŝo al la rando de la mondo [12]; io sorĉa devis esti en ŝia tuŝo, ĉar la Greko tuj trankviliĝis kaj komencis paroli malpli laŭte [13]; vi per sorĉa ligo min katenis Ifigenio .
2.
(figure) Mirinda: sorĉaj sukcesoj; la sorĉa lando de viaj infanaj sonĝoj [14].
angle:
enchanted
beloruse:
чароўны
bulgare:
вълшебен, магически
ĉine:
心醉 [xīnzuì], 妖娆 [yāoráo], 妖嬈 [yāoráo], 眩丽 [xuànlì], 眩麗 [xuànlì], 綺燦 [qǐcàn], 绮灿 [qǐcàn]
france:
ensorcelant
germane:
1. verzauberter 2. zauberhaft
hungare:
1. varázs- 2. varázslatos, bűbájos
japane:
魔法の [まほうの], 魅惑的な [みわくてきな]
nederlande:
1. toverachtig 2. betoverend
pole:
czarnoksięski, czarodziejski, czarujący, zaczarowany
ruse:
1. колдовской, волшебный, магический 2. волшебный, чарующий
ukraine:
чарівний, чарівничий, чарівницький

sorĉo

La ago sorĉi aŭ ĝia rezulto: kiam la kruela sorĉo estis forigita, nenio mankis en ilia feliĉo [15]; ili ne pentis pri siaj mortigoj, nek pri siaj sorĉoj, nek pri sia malĉastado, nek pri siaj ŝteloj [16]; la pli aĝaj filoj […] pro neklarigebla sorĉo estis posedataj de malbona spirito [17]; [ŝi] per siaj sorĉoj haltigis la fluon de Nilo [18]; tiu plej malnobla adultulo per sorĉo de la sprito, per perfido […] delogis la reĝinon ŝajne virtan al la plezuroj de malnobla amo Hamlet ; vi fariĝis ofero de liaj intrigoj, sklavo de lia volo, per ia neklarigebla sorĉo, de kiu mi vin vane avertadis BdV ; ĉu el la kapo de Gorgon’ penetris ŝtoniga sorĉo ĉiujn viajn membrojn Ifigenio ; lerteco sorĉon ne bezonas PrV ; la juna reĝo persekutas en la sorĉarbaro blankan cervinon kaj ne revenis [19]; ni iru for de ĉi tie por eliri el la sorĉarbaro [20]; ŝi sciis la sorĉarton kaj faris venenan kombilon [21]; sorĉparoloj kaj insultoj [22]; ĉu tio estas sorĉformulo [23]? ĝi estas sorĉlibro [24]; sorĉspegulo [25]; Mi sendos sur vin serpentojn, vipurojn, kiujn oni ne povas sorĉligi, kaj ili pikos vin [26]; ĉu li povas ankaŭ sorĉvenigi la diablon [27]?
15. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, la ora birdo
16. La Nova Testamento, Apokalipso 9:21
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro X
19. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
20. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Haĉjo kaj Grenjo
21. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino
22. Monato, Michel Duc Goninaz: Ĵurnalisma deontologio
23. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Maljunulo de la Migranta Monto
24. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Akvo de l' Vivo
25. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Infana Imperiestrino
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 8:17
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
angle:
sorcery, witchcraft, magic
beloruse:
чараўніцтва, чары, вядзьмарства
bulgare:
магия, вълшебство
ĉine:
魔法 [mófǎ], 邪术 [xiéshù], 邪術 [xiéshù]
france:
ensorcellement, sort (ensorcellement)
germane:
Zauber, Fluch, Bann ~paroloj kaj insultoj: Zauberspüche und Flüche. sorĉformulo: Zauberformel. ~libro: Zauberbuch. ~spegulo: Zauberspiegel.
japane:
魔法 [まほう], 魅惑 [みわく]
pole:
czar, urok
ruse:
колдовство, волшебство, чары

sorĉaĵo

Neklarigebla okazo; io sorĉita: kia ordo povas esti ĉe la malĉastado de via patrino Izebel kaj ĉe ŝiaj multaj sorĉaĵoj? [28]; li gajnos, kaj tiam ŝi neniam plu povos veni al li en la monton kaj neniam plu povos fari tiajn sorĉaĵojn, kiel antaŭe [29].
angle:
hex, spell, curse
ĉine:
咒語 [zhòuyǔ], 咒语 [zhòuyǔ], 魔咒 [mózhòu], 巫蛊 [wūgǔ], 巫蠱 [wūgǔ], 邪术 [xiéshù], 邪術 [xiéshù], 魔法 [mófǎ]
germane:
Zauberei, Trick (Zauberei), Zaubertrick
pole:
czar, zaklęcie, gusło

sorĉisto

Magiisto, kiu agas per sorĉoj: li sendis kaj vokigis ĉiujn sorĉistojn de Egiptujo kaj ĉiujn ĝiajn saĝulojn, kaj Faraono rakontis al ili sian sonĝon, sed neniu povis signifoklarigi ĝin [30]; tio estas sorĉisto […] li sorĉe plenigis la tutan fornon per rostaĵo, fiŝo kaj kuko [31]; la sorĉistinoj […] ne povas vidi malproksimen, sed ili havas senteman flaradon [32]; li renkontis sur la vojo maljunan sorĉistinon, ŝi estis terure malbela, ŝia malsupra lipo pendis ĝis la brusto [33]; li vidis […] jen maljunan sorĉistinon, kiu rajdas sur balailo kaj tenas sian viron sur la nazo [34]; neniu povas esti tiel bela kaj alloga, sed por kio tio servas ― ŝi estas malbona, kruela sorĉistino [35]; apenaŭ la sorĉistino enigis la kombilon en la harojn, la veneno komencis efiki kaj la knabino falis senkonscia [36].
angle:
sorcerer, witch
beloruse:
чараўнік
bulgare:
вълшебник, магьосник
ĉine:
巫婆 [wūpó], 魔法师 [mófǎshī], 魔法師 [mófǎshī], 巫 [wū], 妖人 [yāorén], 巫师 [wūshī], 巫師 [wūshī], 魔术家 [móshùjiā], 魔術家 [móshùjiā]
france:
sorcier
germane:
Zauberer, Hexer, Hexe
japane:
魔法使い [まほうつかい]
pole:
czarodziej, czarnoksiężnik
ruse:
колдун, чародей, волшебник
ukraine:
чаклун, чарівник

desorĉi

(tr)
Forigi sorĉon de..., liberigi de sorĉo: (figure) mi klopodas, volas, petegas, deziras, sopiras desorĉi mian memoron de via voĉo [37].
37. D. Phé-Funchal, trad. S. Moinhos: Vi estas, Beletra Almanako, 2018-10 (33)
angle:
counter curse, disenchant, unbewitch
beloruse:
здымаць чары, вызваляць ад чараў
ĉine:
驅邪 [qūxié], 驱邪 [qūxié], 除邪 [chúxié], 驅魔 [qūmó], 驱魔 [qūmó]
france:
désensorceler
japane:
魔法から解き放す [まほうからときはなす]
pole:
odczarować
ukraine:
відчаровувати, знімати чари

desorĉisto

Forigisto de sorĉoj; ekzorcisto: kun unu plia grado, li estus desorĉisto kaj havus la povon forpeli la demonojn! [38].
38. E. About, trad. G. Moch: La Reĝo de la Montoj, 1909
angle:
exorcist
france:
désensorceleur
pole:
ekzorcysta

elsorĉi

(tr)
Sorĉe eligi el io, aperigi: (figure) mirigan mondon da tonoj li elsorĉis el sia instrumento [39].
angle:
conjure, summon (magic)
beloruse:
ствараць, атрымліваць (праз чараўніцтва)
france:
susciter par magie
japane:
魔法で出す [まほうでだす]
pole:
wyczarować
ukraine:
створювати (чарами)

ensorĉi

1.
Sorĉi en ion: la vilaĝano kaj rapide malfermis la fornon, kie li ekvidis ĉiujn bonegajn manĝaĵojn […] pri kiuj li nun pensis, ke la sorĉisto en la sako tien ilin ensorĉis [40]; la sorĉisto nur ensorĉis en ilin vivon kaj donis al ili broditajn vestojn [41].
2.
Logi kaj teni sub la efikon de sorĉo: vi havas la plej belan voĉon el ĉiuj tie ĉi sur la fundo de la maro, per ĝi vi esperas tie ensorĉi la reĝidon, sed la voĉon vi devas doni al mi FK ; (figure) profundo kaj mallumo de la varma nokto ensorĉadis lin ĉiam pli Metrop .
angle:
1. conjure up 2. mesmerize, charm, enchant
beloruse:
зачароўваць
bulgare:
омагьосвам
ĉine:
2. 施魔法 [shīmófǎ], 迷醉 [mízuì]
france:
2. ensorceler
germane:
1. hineinzaubern 2. verzaubern
japane:
魔法にかける [まほうにかける], 魅了する [みりょうする]
pole:
wczarować, oczarować, umieszczać
ruse:
2. околдовать, заворожить
ukraine:
зачаровувати, заворожувати

forsorĉi

(tr)
Sorĉe forpeli, forigi; ekzorci: mi legis en malnovaj libroj pri historio, ke en pli fruaj tempoj estis homoj kiuj povis elsorĉi fantomojn; sed ili ne povis ilin reen forsorĉi [42].
42. H. Ibsen, trad. O. Tangerud: La Asocio de la Junuloj, 1999
angle:
banish, disspell
beloruse:
адагнаць (чарамі), пазбавіцца (праз чараўніцтва)
france:
conjurer (magie)
pole:
zażegnać

transsorĉi

(tr)
Transformi per sorĉo.
angle:
transform, transfigure, transmutate
beloruse:
перавярнуць (праз чараўніцтва)
bulgare:
превръщам (в нещо чрез магия)
ĉine:
施魔法 [shīmófǎ]
france:
changer (par magie)
germane:
verzaubern
hungare:
elvarázsol (vmivé)
japane:
魔法で変える [まほうでかえる]
nederlande:
omtoveren
pole:
zmieniać, zaklinać, przemienić czarami
ruse:
превратить (с помощью колдовства)
ukraine:
зачаровувати, перетворювати у щось

administraj notoj

de~i : Mankas dua fontindiko.
de~isto : Mankas dua fontindiko.
el~i : Mankas dua fontindiko.
for~i : Mankas dua fontindiko.
trans~i: Mankas fontindiko.
trans~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.