*tril/o PV

*trilo

MUZ Melodiornamo kiu plurfoje rapide alternigas la tonon kun alia tono duon- aŭ plendute diferenca: li ornamis la melodion per perfekta aro de tiuj plibeligaĵoj kiujn sakŝalmistoj ŝatas kaj nomas „triloj“ [1]; Hel-tinte trile glitas ⫽ De l' rido gaja gamo [2]; li aŭdis gajajn trilojn de facilkoraj birdetoj [3]; nigroblanka klavaro de la mekanika fortepiano kuras […] obtuzigante la kunvenintojn per tondraj triloj Metrop ; birdoj fajfis sagacajn trilojn Metrop .
1. R. L. Stevenson, trad. A. Goodheir: Forkaptita, Kardo, 1976
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Tentado
3. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XVI
angle:
trill, warble
beloruse:
трэль
bulgare:
трилер
ĉeĥe:
trylek
france:
trille
germane:
Triller
hungare:
trilla
japane:
トリル, 顫音 [せんおん]
katalune:
trinat
nederlande:
triller
pole:
trel, tryl
portugale:
trilo, quebro repetido, trinado, trino
ruse:
трель
slovake:
trilok
ukraine:
трель

trili

(ntr)
Aŭdigi trilojn: aŭdiĝis trilado de la najtingalo [4]; li trilas kanteton [5]; la violonĉelisto ekludas la saman melodion, ravige la sonoj de la unua parto triladas tra la ĉambro [6]; la paruoj, kiuj dum la tuta vintro pepis per raŭkaj voĉetoj, jam triletis klartone [7]; trili kiel juna knabino [8]; furioze triladis harmoniko Metrop . VD:ĉirpi, jodli, sonori1, tinti1, ululi, vibri2
angle:
trill, warble
beloruse:
выдаваць трэлі
ĉeĥe:
štěbetat
france:
triller
germane:
trillern, trällern
hungare:
trillázik
japane:
トリルで歌う [トリルでうたう], 声を震わせてさえずる [こえをふるわせてさえずる]
katalune:
trinar
nederlande:
trillers zingen
pole:
trelować, śpiewać trelami
ruse:
выводить трели, заливаться трелью
slovake:
trilkovať

administraj notoj