uskl/o
usklo, uskleco


-
(pri litero, vorto)
En la eŭropaj alfabetoj, la karakterizaĵo kiu
kontrastigas
la majusklan
kaj minusklan
formojn de laŭsignife egalaj
literoj:
ŝanĝi uskl(ec)on de vorto;
(en stilgvidilo) temas pri la uzo de
interpunkciaj signoj, uskloj, propraj nomoj, landonomoj,
ktp
[1];
multaj alfabetoj de la mondo ne distingas inter diversaj
uskloj
[2].
- angle:
- case (of a letter, word)
- beloruse:
- рэгістар (літары, слова)
- ĉeĥe:
- vlastnost být velké nebo malé písmeno
- finne:
- aakkoslaji (”kirjainkoko”: ABC
abc)
- france:
- casse (d'un caractère)
- germane:
- Groß-/Kleinschrift
- hungare:
- kis- vagy nagybetűs írásmód
- nederlande:
- kast (v.e.letter)
- portugale:
- caixa (de um caráter)
- ruse:
- регистр (буквы, слова)
- slovake:
- vlastnosť byť malé alebo veľké
- ukraine:
- велика або мала буква
nomuskla


-
Skribita kun granda komenclitero, havanta la usklon tipan
por la nomoj propraj:
la ĉeĥa litero ch estas majuskle
CH kaj nomuskle Ch;
en la iks-surogato la vorto ĉiuĵaŭde
havas la majusklan formon CXIUJXAUXDE,
kaj nomuskle iĝas Cxiujxauxde;
en la redaktilo „Emakso“ majuskligon plenumas
la komando M-u, kaj nomuskligon, M-c.
- angle:
- title case
- finne:
- versaalialkuinen, isoalkukirjaiminen
- hungare:
- nagy kezdőbetűs
- ruse:
- (написанный) с прописной
буквы
senuskla


-
Karakterizo de
alfabeto aŭ
skribsistemo
kiu ne distingas usklojn (alivorte, ne distingas
minusklojn kaj majusklojn):
la skriboj araba, devanagara, hebrea, kartvela estas
senusklaj.
- angle:
- unicase, unicameral
administraj notoj
nom~a:
Mankas fontindiko.
nom~a:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~a:
Mankas fontindiko.
sen~a:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.