2akut/a PV

akuta

1.
MAT[1] (pri angulo) Malpli granda ol orto: ajna triangulo havas almenaŭ du akutajn angulojn; la finna stilo prezentiĝas per rektaj linioj, akutaj anguloj [2]; aŭtante al Monto Baruna […], la rubo kiu okupas la tutan ŝoseon devigas iri laŭ angulo tiel akuta, pli ol harpingla, fakte, ke oni devas multe manovri [3]. SIN:akra1.bANT:obtuza, malakuta
2.
MED(pri malsano) Prezentanta fortajn simptomojn, rapide graviĝanta: li suferas akutan ftizon; tiu [malsano] neniam eksplodus per akutaj simptomoj sen malutilaj perfortagoj [4]; Sever-Akuta Respira Sindromo [5]; „haaaa!“, kriis la usonano, sentante akutan doloron ĉe la maleolo [6]. ANT:kronikaVD:akra2.b, subita
3.
FON En lingvoj kun muzika aŭ tona akcento, karakterizanta sonojn prononcatajn en relative pli alta aŭ altiĝanta tono: akuta vokalo; akuta tono; akuta intonacio.
Rim. 1: Malnovgrekaj gramatikistoj elpensis la manieron marki la akutan akcenton per speciala diakritilo (la dekstra korno); en kelkaj lingvoj oni uzas la misterminon „akuta akcento“ por nomi la samforman supersignon ankaŭ por la okazoj, kie temas nek pri akcento, nek pri tono. Tio estas evitinda en Esperanto.
Rim. 2: En lingvoscienco la termino „akuta“ estas uzata tre diverse kaj konfuze; ekzemple la historia akuta akcento en la lingvo litova ŝanĝiĝis en sian malon; simile, en la sveda oni nomas „akuta“ postakcentan tonon relative pli malaltan, ktp.
4.
(evitinde) (malofte) Akra3: akutaj krioj de la anoncistoj [7]; la policano ĉuis, kun akuta atento al la vizaĝesprimo de la alia [8]. VD:penetra2
angle:
1. acute 2. acute 3. penetrating
beloruse:
1. востры 2. востры 3. рэзкі
ĉeĥe:
akutní, ostrý, prudký
ĉine:
1. 八字形 [bāzìxíng] 2. [jí]
france:
1. (angle) aigu 2. aigu, virulent 3. aigu
germane:
1. spitz 2. akut 3. betont
hebree:
חד, חמור, חריף
hispane:
1. agudo 2. agudo 3. agudo
hungare:
1. hegyes- (szög) 2. heveny, akut 3. éles
japane:
鋭角の [えいかくの], 急性の [きゅうせいの], 高音の [こうおんの]
nederlande:
1. scherp 2. acuut 3. scherp
pole:
1. (kąt) ostry 2. ostry 3. ostry
portugale:
1. agudo 2. agudo 3. agudo
rumane:
1. unghiul de ascuțire 2. ascuțit 3. ascuțit
ruse:
1. острый 2. острый 3. акутовый
slovake:
ostrý, prudký, akútny, prudký 1. ostrý 2. akútny
ukraine:
гострий

malakuta

angle:
obtuse
beloruse:
тупы
ĉeĥe:
nejasný, nezřetelný, tupý
ĉine:
不尖 [bùjiān], 不利 [bùlì]
france:
émoussé, obtus (angle) obtus
germane:
stumpf
hungare:
tompa- (szög)
japane:
鈍角の [どんかくの]
nederlande:
stomp
pole:
(kąt) rozwarty
portugale:
obtuso
rumane:
unghi obtuz
ruse:
тупой
slovake:
nejasný, nezreteľný, tupý
ukraine:
тупий (про кут), глухий (про звук і т.п.)

administraj notoj

mal~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.