alfenid/o Z

alfenido

KEM
Alojo de kupro, nikelo kaj zinko, imitanta arĝenton, ofte galvane kovrita de arĝento kaj uzata interalie por fabriki manĝilarojn: arĝentano ― laŭ iuj lingvoj „novarĝento“, de L. L. Zamenhof nomita […] alfenido […] aspektas tre simile al arĝento, sed kemie tute ne rilatas al ĝi, en la hispana kaj angla lingvoj oni ankaŭ nomas la metalon […] „germana arĝento“, arĝentano kovrita per maldika tavolo de arĝento estas nomata „ĉina arĝento“ [1]. SIN:arĝentano
angle:
alfenide
beloruse:
аргентан, нэйзыльбэр, новае срэбра
ĉeĥe:
alpaka, nové stříbro
france:
alfénide
germane:
Neusilber, Alfenid, Argentan, Alpaka (Neusilber), Maillechort
hebree:
סגסוגת
hispane:
alfenide
japane:
アルフェニド, 洋銀 [ようぎん]
nederlande:
alfenide
portugale:
alfênide
ruse:
нейзильбер, мельхиор, альфенид
slovake:
alpaka, argentan, pakfón, čínske striebro
ukraine:
альфенід

administraj notoj