1alkohol/o

alkoholo

1.
KUI C2H5OH, substanco ricevebla per distilado de vino, greno kaj diversaj fermentintaĵoj; etanolo: la plejparto de la centjaruloj tute ne uzadis alkoholon, kelkaj trinkis vinon FK ; troa ĝuado de alkoholaj trinkaĵoj FK ; kremeca malto kaj mieleca gusto, kaŭzata de multe da alkoholo (9,5 %), kun refermentado post enboteligo [1]; en la menciitaj landoj unu loĝanto jare konsumas po 13,9 litrojn da alkoholo [2].
2.
KEM Organika ĥemia kombinaĵo, kiu havas unu aŭ plurajn hidroksilajn grupojn (-O-H), ligitajn senpere al karbonatomoj: depende de la nombro de la OH-grupoj, oni parolas pri 1-, 2-, 3-valoraj, ktp, alkoholoj: unuvalora alkoholo (monoolo) kiel etanolo, duvalora alkoholo (diolo) kiel etilenalkoholo (glikolo uzata kiel malfrost[ig]ilo), trivalora alkoholo (triolo) kiel glicerino [3]; pulkvo […] enhavas proksimume 6 % da etilalkoholo [4]; tiuj ĉi brunruĝaj bierspecoj estas la rezulto de unika procedo de miksita fermentado ― kombino de alta fermentado kaj bakteria flaŭro, kiuj transformas la organikajn acidojn kaj altajn alkoholojn al esteroj [5]. SUB:metanolo, etanolo
1. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
2. Monato, last: Je via malsano, 2005
3. Vikipedio, Alkoholo
4. Fidel Figueroa: Nepre ĝia nomo estas Meksiko, Monato, 2000/10, p. 14
5. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
angle:
alcohol
beloruse:
сьпірт, алькаголь
bulgare:
алкохол
ĉeĥe:
alkohol, líh
ĉine:
1. 乙醇 [yǐchún]
france:
alcool
germane:
1. Alkohol (Äthanol), Äthylalkohol, Äthanol, Weingeist 2. Alkohol (Chem.)
hebree:
אלכוהול
hispane:
alcohol
hungare:
szesz, alkohol
indonezie:
alkohol
itale:
alcool
japane:
アルコール [あるこーる]
malaje:
arak
nederlande:
alcohol
perse:
الکل
pole:
alkohol, spirytus
portugale:
álcool
rumane:
alcool
ruse:
спирт, алкоголь
slovake:
alkohol, lieh
taje:
1. แอลกอฮอล์
tibete:
ཨ་རག་
turke:
alkol
ukraine:
алкоголь, спирт

alkoholaĵo

KUI Trinkaĵo enhavanta pli aŭ malpli da alkoholo: alkoholaĵoj estas biero, brando, vino alkoholaĵon ni ne trinkas [6]; ĉu alkoholaĵoj ne damaĝas la sanon [7]? SIN:ebriigaĵo
6. Monato, Albisturo Kvinke: La Pendantaj Ĝardenoj estis sonĝo, 2009
7. Stefan Maul: Finfine oni povas diboĉi sen pento, Monato, 2000/12, p. 30
angle:
(alcoholic) drink
beloruse:
сьпіртное, алькагольны напітак
ĉine:
烈酒 [lièjiǔ], 私运入的酒 [sīyùnrùdejiǔ], 私運入的酒 [sīyùnrùdejiǔ], 私酒 [sījiǔ]
france:
alcool, spiritueux
germane:
alkoholisches Getränk, Spirituose
hebree:
כּוֹהֶל
hungare:
szeszes ital
indonezie:
minuman beralkohol
japane:
アルコール飲料 [アルコールいんりょう], 酒類 [しゅるい]
nederlande:
alcoholische drank
perse:
نوشابهٔ الکلی
pole:
alkohol, spirytus
portugale:
bebida alcoólica
ruse:
спиртное, алкогольный напиток
slovake:
alkoholický nápoj
taje:
เครื่องดื่มแอลกอฮอล์, สุรา, เหล้า
turke:
içki
ukraine:
спиртний напій, трунок, спиртне

alkoholigi

(tr)
1.
Enmeti alkoholon en ion: delikate alkoholigita kremaĵo, kuko; alkoholigita kafo [8].
2.
Drinkema: en siaj lastaj jaroj li estis malriĉa kaj alkoholigita [9].
angle:
1. spike
ĉeĥe:
1. alkoholizovat, zkvasit na alkohol
france:
1. alcooliser
germane:
1. alkoholisieren, mit Alkohol versetzen, mit Weingeist anreichern 2. alkoholabhängig
hebree:
לשתות אלכוהול
hispane:
1. alcoholizar
hungare:
1. szeszesít, alkoholizál (szesszel kezel)
portugale:
1. alcoolizar
slovake:
1. skvasiť na alkohol
taje:
1. ใส่แอลกอฮอล์

alkoholismo

MED Malsana stato kaŭzita de troa uzado de alkoholaĵoj; alkoholdependeco: en 1915 li fariĝis ĝenerala sekretario de organizaĵo kontraŭ alkoholismo [10]; alkoholismo estas io, kion ni enkondukis en la tribon, kaj nur plirapidigas ĝian formorton [11].
10. Monato, Jomo Ipfelkofer: Frato Paŭlo: pacamanto, 2005
11. Monato, A Giridhar Rao: Formortis pluraj lingvoj, 2005
angle:
alcoholism
beloruse:
алькагалізм
bulgare:
алкохолизъм
ĉeĥe:
alkoholizmus, opilství
ĉine:
使隶属 [shǐlìshǔ], 使隸屬 [shǐlìshǔ], 依賴性 [yīlàixìng], 依赖性 [yīlàixìng], 成瘾 [chéngyǐn], 成癮 [chéngyǐn], 放置在下級 [fàngzhìzàixiàjí], 放置在下级 [fàngzhìzàixiàjí]
france:
alcoolisme
germane:
Alkoholismus, Alkoholsucht, Alkoholabhängigkeit
hebree:
אלכוהוליזם
hispane:
alcoholismo
hungare:
részegeskedés, alkoholizmus, alkoholfogyasztás
indonezie:
alkoholisme
itale:
alcolismo
japane:
アルコール中毒 [アルコールちゅうどく]
nederlande:
alcoholisme
perse:
الکلیسم
pole:
alkoholizm
portugale:
alcoolismo
ruse:
алкоголизм
slovake:
alkoholizmus, opilstvo
taje:
โรคติดแอลกอฮอล์, โรคติดเหล้า
ukraine:
алкоголізм

administraj notoj