tradukoj: ca cs de fr la pl sk

arek/o

areko

1.  
PIV1BOT Genro de palmoj el Sudorientazio (Areca), el familio arekacoj; unu specio (Areca catechu) produktas manĝeblajn nuksojn.
2.  
Areknukso: mi forgesis kunporti arekan saketon, franjo, ĉu vi havas arekojn [1]? betelo grimpanta ĉirkaŭ la trunko de areko [2].

areknukso  

Kerno de la frukto de arekarbo kun manĝebla grajno: kutimo maĉi betelon kaj areknukson [3]

tradukoj

ĉeĥaj

~o: areka, palma areková.

francaj

~o 1.: aréquier, arec; ~o 2.: noix d'arec, noix de bétel; ~nukso: noix d'arec, noix de bétel.

germanaj

~o 1.: Betelpalme, Arekapalme; ~o 2.: Betelnuss, Arekanuss; ~nukso: Betelnuss, Arekanuss.

katalunaj

~o 1.: areca; ~o 2.: nou d'areca; ~nukso: nou d'areca.

latina/sciencaj

~o 1.: Areca; ~o 1.: Areca catechu.

polaj

~o 1.: areka; ~o 2.: orzech arekowy.

slovakaj

~o: palma areková.

fontoj

1. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 64a, p. 397a
2. Historio de Betelo kaj areknukso
3. Historio de Betelo kaj areknukso

~nukso: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | arek.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.10 2017/06/17 20:10:22