8armen/o PIV1

8armeno [1]

1.
Ŝtatano de Armenujo: Troviĝante sur la limo de Azio kaj Eŭropo, la armenoj komunikiĝis kun ties kulturoj [2]; mi ĝojus, se oni povus lerni same multe de la foirisma demagogio, kiel de la reala kultura agado de armenoj [3].
2.
Homo kun armena nacieco.
1. Akademio de Esperanto: 8a Oficiala Aldono, II.C.1
2. Lida Elbakjan: Kristanismo: Armenio festis 1700 jarojn da kristanismo, Monato, jaro 2003a, numero 12a, p. 22a
3. Jorge Camacho: La Liturgio de l' foiro (Elementoj por ekzegezo), ĉapitro 66a
angle:
Armenian (subst.)
beloruse:
армянін
ĉeĥe:
Armén
ĉine:
亚美尼亚人 [yàměiníyàrén], 亞美尼亞人 [yàměiníyàrén]
france:
Arménien, Arménienne (subst.)
hebree:
אַרְמֶנִי
japane:
アルメニア人 [アルメニアじん]
nederlande:
Armeen, Armeniër
slovake:
Armén
ukraine:
вірмен, вірменин
volapuke:
Larmeniyänan

armena

1.
Rilatanta al armenoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: En la komenco de la kvara jarcento okazis evento, kiu antaŭdifinis la historian evoluon de l' armena popolo [4]; li disŝiris la tunikon surbruste, malkovris la cikatrojn, kiuj restis al li post vundoj, ricevitaj en la armena milito, kaj etendis la brakojn al la popolo [5].
2.
La nacia lingvo de Armenujo [6].
4. Lida Elbakjan: Kristanismo: Armenio festis 1700 jarojn da kristanismo, Monato, jaro 2003a, numero 12a, p. 22a
5. H. Sienkiewicz trad. Lydia Zamenhof: Quo vadis?, ĉapitro 66a
6. Vikipedio, Armena lingvo
angle:
Armenian 1. Armenian (adj.) 2. Armenian (language)
beloruse:
армянскі
ĉeĥe:
arménský
france:
1. arménien, arménienne (adj.) 2. arménien (langue)
hebree:
אַרְמֶנִי
nederlande:
Armeens
slovake:
arménsky
ukraine:
вірменський
volapuke:
Larmeniyänik

Armenujo [7][8] (AM)

GEOGPOL Ŝtato en la centra Azio kun ĉefurbo Erevano. Teritorio de Respubliko Armenujo. Ĝis 1991 Sovetunia respubliko. Ĝi limas kun Azerbajĝano, Irano, Kartvelujo, Naĥiĉevano kaj Turkujo: Li estas parenco de Petronius, kiu antaŭ nelonge revenis el Armenujo [9]; ĝi instaŭriĝis kiel grava aparta dinastio en Armenujo [10]. SIN:Armenio
7. Akademio de Esperanto: Oficiala Informo 12, Listo de Rekomendataj Landnomoj
8. Vikipedio, Armenio
9. H. Sienkiewicz trad. Lydia Zamenhof: Quo vadis?, ĉapitro 7a
10. Vikipedio: Arsakida Dinastio
angle:
Armenia
beloruse:
Армэнія
bulgare:
Армения
ĉine:
亚美尼亚 [yàměiníyà], 亞美尼亞 [yàměiníyà], 亚美尼亚共和国 [yàměiníyàgònghéguó], 亞美尼亞共和國 [yàměiníyàgònghéguó]
france:
Arménie
germane:
Armenien
hungare:
Örményország
indonezie:
Armenia
itale:
Armenia, Repubblica di Armenia
nederlande:
Armenië
perse:
ارمنستان
pole:
Armenia, Republika Armenii
portugale:
Armênia
volapuke:
Larmeniyän

administraj notoj