atri/o PIV1

atrio

1.
ARKI Centra salono ricevanta desupran lumon tra tegmenta malfermaĵo aŭ vitraĵo: oni […] eniris en atrion — internan kvarangulan korton IntArkeol ; Sileno, kiu bonvenigis la gastojn en la majesta atrio, kutime sekvis Dionizon, la grekan dion de la vino [1]. VD:klostro
2.
Iu el la supraj kavaĵoj (vestibloj) de koro: la klingo pasis tra la spaco interripa en la maldekstran kor-atrion [2]; li trafas la koron, […] laŭ elekto, en ajnan atrion aŭ en ajnan el la ventrikloj [3]. VD:ventriklo
angle:
1. atrium 2. atrium
beloruse:
атрый, атрыюм
bulgare:
1. атриум
ĉeĥe:
atrium, ústřední síň (hist.)
france:
1. atrium (archi.) 2. atrium (ana.), oreillette (ana.)
germane:
1. Atrium (Architektur), Lichthof, Patio (Innenhof) 2. Vorhof (einer Herzkammer)
nederlande:
1. atrium
norvege:
1. atrium
pole:
1. atrium 2. przedsionek
slovake:
átrium
ukraine:
атріум

administraj notoj