aŭrikl/o JED

aŭriklo

ANA
1.
La ekstera parto de orelo: se la surkapa aŭdilo ne […] estas hermeta sur aŭriklo, ĝia efiko ne estas sufiĉa por basaj frekvencoj [1]; ĉar [hipopotamo] pasigas plimulton de tempo en la akvo (proksimume 18 horoj ĉiutage), ĝi havas fermeblajn aŭrikloj kaj naztruojn [2].
2.
a)
Orelsimila etendaĵo de atrio2.
b)
Malnova nomo de atrio2, la supraj kavaĵoj de la koro (ĉe kelkaj simplaj bestoj, ekzemple moluskoj, la termino ankoraŭ uziĝas): komuniktruo inter la aŭriklo kaj la ventriklo [3]; la aŭriklo estas ĉambro en kiu la sango eniras al la koro, male al la ventriklo, el kiu ĝi estas pelita ekster la organon [4].
VD:ventriklo, vestiblo
1. Miroslav Baroš: Altfidele sonreproduktanta miniatura intrameata aŭdilo, Scienca Revuo, vol. 32 (1981), n-ro 1 (137)
2. Vikipedio, Amfibia hipopotamo
3. Agostinho da Silva: Araneoj, Ĉirkaŭ la Mondo, 1944, p. 18
4. Vikipedio, Aŭriklo (koro)
angle:
2. auricle
beloruse:
1. вушная ракавіна 2. вушка (сэрца)
ĉine:
1. 外耳 [wàiěr]
france:
2. oreillette
germane:
1. Ohrmuschel 2.a Herzohr 2.b Vorhof (veraltet)
hebree:
תנוך אוזן
hispane:
2. aurícula
hungare:
2. fülcse, szívfülecske
itale:
2. auricola
katalune:
2. aurícula
latinece:
2. Auricula cordis
pole:
2. przedsionek serca
ruse:
2. ушко (сердца)
ukraine:
вушко (серця), вушна раковина, мочка вуха

administraj notoj