*balen/o PV

*baleno

1.
(komune) Iu el la ordo cetacoj, en pli malvasta senco tiuj, kiuj havas bartojn anstataŭ dentoj en la supra makzelo, du blovtruojn kaj al kiuj mankas la dorsa naĝilo (Mysticeti): Dio kreis la grandajn balenojn, kaj ĉiujn vivajn estaĵojn moviĝantajn, kiujn aperigis la akvo [1]; la ludantaj delfenoj sin renversadis kaj la grandaj balenoj ŝprucis akvon el la truoj de siaj nazoj [2]; ĝi havas dorson tute kiel […] baleno Hamlet .
2.
ZOO Genro el la familio balenedoj (Balaena), ĝis inter 15 m kaj 20 m, kun kapo pli granda ol triono de la korpo, tre longaj bartoj kaj dika grasotavolo, vivantaj en tre malvarmaj maroj kaj kies specioj preskaŭ elmortis: oni povas konatiĝi ankaŭ kun inuitaj ritoj, tomboj, kaptado de fokoj, kaptado de balenoj en la 16a kaj 17a jarcentoj […] ne endanĝerigis la specion [3].
angle:
whale
beloruse:
кіт (жывёла)
bretone:
balum
bulgare:
кит
ĉeĥe:
velryba
ĉine:
1. 鯨魚 [jīngyú], 须鲸 [xūjīng]
france:
baleine (cétacé)
germane:
Wal 1. Wal, Bartenwal 2. Glattwal, Grönlandwal
hispane:
ballena
hungare:
1. bálna, cethal 2. simabálna
indonezie:
paus
katalune:
balena
latinece:
1. Mysticeti 2. Balaena
nederlande:
walvis
pole:
wieloryb
portugale:
baleia
rumane:
balenă
ruse:
кит
slovake:
veľryba
svede:
val

Baleno [4] (Cet)

AST Ekvatora stelfiguro (Cetus): NGC 123 estas stelo en konstelacio Baleno [5].
4. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
5. Vikipedio, NGC 123
angle:
Cetus
beloruse:
Кіт (сузор’е)
ĉeĥe:
velryba
ĉine:
鯨魚座 [jīngyúzuò]
france:
Baleine (constellation)
germane:
Walfisch
hebree:
לוויתן
hispane:
Ballena
japane:
クジラ, セミクジラ
katalune:
Balena
latinece:
Cetus
pole:
Wieloryb (gwiazdozbiór)
rumane:
Balena (constelație)
slovake:
veľryba
ukraine:
китоподібна тварина, кит

balenaĵo, *balenosto [6]

beloruse:
кітовы вус
hungare:
halcsontlemez, szila
japane:
鯨骨 [げいこつ]
katalune:
barba
nederlande:
baard (v.walvis)
pole:
fiszbin
rumane:
os de balenă
ruse:
китовый ус
ukraine:
китовий вус

ĝibdorsa baleno, ĝiba baleno

ZOO Baleno dek unu ĝis dek kvin metrojn longa, kun nigra dorso, longaj naĝiloj, grupe migranta inter tropikaj kaj malvarmaj maroj (Megaptera novaeangliae): la balenoj kun la fama aperanta vosto estas la ĝibdorsaj balenoj [7]; la dek du metrojn longa ĝiba baleno povas doni ok tunojn da graso [8].

Ĝiba balenino (Megaptera novaeangliae) defendanta sian idon, Tahitio
CC BY-SA 4.0  [9]
7. Birke: BBBlogo, 2005-08-02
8. Ĉina Radio Internacia: Ĝiba baleno, 2005-08-17
9. Jérémie Silvestro, propra verko : https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Baleine_à_bosse_et_son_baleineau_2.jpg
beloruse:
гарбаты кіт, гарбач (жывёла)
france:
baleine à bosse
indonezie:
paus bungkuk
japane:
ザトウクジラ
katalune:
iubarta
latinece:
Megaptera novaeangliae
pole:
długopłetwiec oceaniczny
rumane:
balenă cu cocoașă

administraj notoj

~aĵo, ~osto : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ĝibdorsa ~o, ĝiba ~o: Mankas verkindiko en fonto.