tradukoj: be cs de en fr hu it la pl ru sk

1bazilisk/o PV

bazilisko

1.
MIT Fabela serpento, kiu mortigis per nura rigardo: ĉu vi scias, kio kuŝas en tiu ovo? en ĝi kuŝas bazilisko! ĝian vidon neniu ĉi tie povas elteni [1].
2.
ZOO Granda sendanĝera lacerto vivanta precipe en Centrameriko; genro el familio koritofanedoj (Basiliscus).

Pluma bazilisko (Basiliscus plumifrons) ĉe Caño Negro, Kostariko
CC BY-SA 4.0  [2]

tradukoj

anglaj

~o 1.: basilisk; ~o 2.: American basilisk.

belorusaj

~o: васіліск.

ĉeĥaj

~o: Bazilisa, bazilišek.

francaj

~o: basilic.

germanaj

~o 1.: Basilisk; ~o 2.: Basilisk (Gattung).

hungaraj

~o 1.: baziliszkusz; ~o 2.: panamai baziliszkusz.

italaj

~o: basilisco.

latina/sciencaj

~o 2.: Basiliscus.

polaj

~o: bazyliszek.

rusaj

~o: василиск.

slovakaj

~o: bazilišok.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Korta koko kaj ventkoko
2. © Hans Hillewaert, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Basiliscus_plumifrons_(Caño_Negro).jpg

~o: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | bazili1.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.17 2019/01/22 08:10:16