tradukoj: be br de en es fr hu la nl pl pt ru sv

*beladon/o

*beladono  

BOT
Specio el familio solanacoj (Atropa belladona); alta disbranĉiĝanta staŭdo, kun kloŝformaj violkoloraj aŭ flavaj floroj kaj globformaj nigraj aŭ flavaj beroj enhavantajn tre multajn renformajn semetojn; ĉiuj partoj de la vegetaĵo estas venenaj, enhavantaj i.a. hiosciaminon, el kiu oni produktas atropinon: atropino donis al la planto beladono la nomon: iam virinoj uzis etan kvanton da atropino (ekstraktita el beladono) por pligrandigi la pupilojn kaj tiel aspekti pli alloge [1].

floroj de beladono (Atropa belladonna), Botanika Ĝardeno de Universitato Wrocław, Pollando
CC BY-SA 4.0  [2]


fruktoj de beladono
CC-BY-SA-3.0  [3]

tradukoj

anglaj

~o : deadly nightshade, devil's cherry, belladonna.

belorusaj

~o : беладонна.

bretonaj

~o : benede.

francaj

~o : belladone.

germanaj

~o : Tollkirsche.

hispanaj

~o : belladona.

hungaraj

~o : (maszlagos) nadragulya.

latina/sciencaj

~o : Atropa belladona.

nederlandaj

~o : belladonna.

polaj

~o : belladona, pokrzyk, wilcza jagoda (pot.).

portugalaj

~o : beladona.

rusaj

~o : беладонна, красавка.

svedaj

~o : belladonna.

fontoj

1. Vikipedio, Beladono
2. Agnieszka Kwiecień, Nova, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Atropa_belladonna_Pokrzyk_wilcza-jagoda_2015-05-17_02.jpg
3. Kurt Stüber, caliban.mpiz-koeln.mpg.de/mavica/index.html parto de www.biolib.de: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Atropa_bella-donna0.jpg

~o : Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | belado.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.22 2018/10/26 20:10:22