solanac/oj

solanacoj

BOT Familio de dukotiledonaj unupetalaj plantoj (Solanaceae), al kiu apartenas multaj kuracaj, manĝeblaj kaj venenaj plantoj, ekzemple solano, tomatujo, kapsiko, nikotiano, beladono: Karolo Lineo […] korespondis ankaŭ kun Giovanni Antonio Scopoli, [kaj] nomis genron de solanacoj Scopolia, fonto de la skopolamino, laŭ lia nomo [1]; atropino estas tre venena alkaloido de kelkaj plantoj de solanacoj, ĉefe ĉe daturo, beladono [2].
angle:
nightshades, potato family
beloruse:
пасьлёнавыя
ĉeĥe:
lilkovité (čeleď)
ĉine:
茄科 [qiékē]
france:
Solanacées
germane:
Nachtschattengewächse
hungare:
burgonyafélék, csucsorfélék, ebszőlőfélék
japane:
ナス科 [ナスか]
katalune:
solanàcies
latinece:
Solanaceae
nederlande:
nachtschadenfamilie
pole:
psiankowate
ruse:
паслёновые (семейство)
slovake:
ľuľkovité rastliny
ukraine:
пасльонові

administraj notoj