tradukoj: bg ca de en fr hu id nl pl pt

8Birm/o PIV1

8Birmo RLN (MM)  

GEOGPOL Ŝtato en la sudorienta Azio kun ĉefurbo Nejpido (ĝis 2005 jaro ― Ranguno); teritorio de Unio Mjanmao (oficiale), limanta kun Bangladeŝo, Ĉinujo, Hindujo, Laoso, Tajlando kaj Hinda Oceano (la Bengala Golfo): la gvidantoj de la diversaj ŝtatoj postulis de Birmo, ke ĝi pli forte strebu al demokrataj reformoj kaj forigu barojn al politikaj partioj [1]; en Birmo mortas homoj pro malsato, ĉar regantaj generaloj malpermesas ĉian eksterlandan helpon [2]; ĵumaoj estas anoj de popolo, kiu vivas en montetoj en orienta Bangladeŝo ĉe la landolimo kun Barato kaj Birmo [3]; kiam mondvaste oni raportis pri ribelado de monaĥoj, vi legis kaj aŭdis la landnomon Mjanmao aŭ Birmo [4].

birma

Rilata al Birmo: Jirake ankaŭ scipovis bone la birman kaj ankaŭ sadari, kiu estas parolata ankaŭ en la okcident-barata subŝtato de Biharo [5]; la birma opozicio [6]; nia deziro, ke iam la birma popolo venku kontraŭ la subpremo fare de la fortaj kaj rapidaj generaloj [7].

tradukoj

anglaj

B~o : Burma, Union of Myanmar.

bulgaraj

B~o : Мианмар.

francaj

B~o : Birmanie, Myanmar.

germanaj

B~o : Myanmar, Birma, Burma.

hungaraj

B~o : Burma.

indoneziaj

B~o : Myanmar.

katalunaj

B~o : Myanmar, República de la Unió de Myanmar.

nederlandaj

B~o : Birma, Myanmar.

polaj

B~o : Birma, Myanmar, Ziązek Birmański, Związek Myanmar.

portugalaj

B~o : Birmânia, Myanmar.

fontoj

1. Monato, Marko Naoki Lins: Ĉu eŭrop-azia bloko kontraŭ Usono?
2. Monato, Stefan Maul: Perdata influo
3. Monato, Renée Triolle: Bruligita tero, bruligitaj hejmoj
4. Monato, Stefan Maul: Bizara lando
5. Monato, A Giridhar Rao: Formortis pluraj lingvoj
6. Monato, Stefan Maul: Bizara lando
7. Monato, Stefan Maul: Bizara lando


administraj notoj

pri B~o :
      Mi ne trovis uzon de nomo Mjanmao (kiu estas nuna [2009]
      oficiala ŝtatonomo nek Nejpido[SC]
    

ℛevo | datumprotekto | birm.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.12 2018/08/26 20:10:16