tradukoj: be bg ca de en fr id pl pt th

taj/o

tajo

Ano de etno, el kvar grupoj loĝanta precipe en Tajlando kaj najbaraj regionoj: tajoj […] estas nomataj parolantoj de la tajaj lingvoj, tiu estas, la plejparto da loĝantoj de Tajlando, Laoso, kaj regionoj de Birmo, Ĉinio, kaj V[j]etnamio [1].

taja

Rilata al tajoj, ilia kulturo, lando, lingvo: la taja lingvo […], historie en Esperanto por diferencigo foje nomita siama lingvo […] estas unu el la tajaj lingvoj kaj havas 5 tonojn, la siama skribsistemo estas abugido, alinome alfasilabaro [2]; taja ŝako […] estas parenca al la okcidenta ŝako [3].

Tajlando RLN (TH)  

GEOGPOL Ŝtato en la sudorienta Azio kun ĉefurbo Bankoko, ĝis 1949 nomata Siamo kaj limanta kun Birmo, Kamboĝo Laoso kaj Hinda Oceano: OEKE atentigas ankaŭ pri riskoj pro financproblemoj de bankoj kaj kompanioj, precipe en Indonezio, Malajzio kaj Tajlando [4]; ASEM estis la unuan fojon aranĝita en 1996 en la tajlanda ĉefurbo Bangkoko [5]; la tajlandaj dungitoj estis pagataj por ĉiu kilogramo da beroj [6].
Rim.: La nomo estas gentobazaAdE, sed uzas la finvorton -land anstataŭ -uj/-i pro internacieco aŭ Esperanta tradicio.

tradukoj

anglaj

T~lando : Thailand.

belorusaj

T~lando : Тайлянд.

bulgaraj

T~lando : Тайланд.

francaj

T~lando : Thaïlande, Royaume de Thaïlande.

germanaj

~o : Thai, Siamese; T~lando : Thailand.

indoneziaj

T~lando : Thailand.

katalunaj

T~lando : Tailàndia, Regne de Tailàndia.

polaj

T~lando : Tajlandia, Królestwo Tajlandii.

portugalaj

T~lando : Tailândia.

tajaj

T~lando : ประเทศไทย, เมืองไทย.

fontoj

1. Vikipedio, Tajoj
2. Vikipedio, Taja lingvo
3. Vikipedio, Taja Ŝako
4. Monato, Stefan Maul: klarigo de Globus-figuro dukolumna
5. Monato, Marko Naoki Lins: Ĉu eŭrop-azia bloko kontraŭ Usono?
6. Monato, Saliko: Laboro kaj la bero

~o : Mankas dua fontindiko.
T~lando : Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | taj.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.13 2018/10/03 11:10:15