2brigad/o

brigado

1.
MIL Parto de armeo enhavanta ĝenerale du infanteriajn regimentojn: li komandis unue brigadon, poste divizion, vivis konstante en la provinco, kie li ludis sufiĉe gravan rolon dank’ al sia rango PatrojFiloj ;
2.
(figure) Organizita propracela aro: ducent personojn por la komenco ni en la brigadojn avancigas, ĝis la lasta ŝraŭbo la truston ni purigos, ĉiujn mankojn forigos Metrop ; tradicia instruado de Esperanto al junularaj laborbrigadoj EeP ; ili laboris sur la sovetia flanko kun ia scienca brigado, kaj decidis fuĝi al Norvegio CKv ; ni rigardu la akcidenton krima, sed ne plu vi enketos, tiu afero nun koncernas la drogbrigadon ChR ; nia malliberulbrigado ekmarŝis laŭ la padeto, piedpremita en la profunda neĝo, kiu sekvis la kreston de la montĉeno [1].
VD:skipo, taĉmento, trupo
1. Lena Karpunina: Tiu tago, Monato, 2004/10, p. 23
angle:
brigade
beloruse:
брыгада
ĉeĥe:
pracovní četa
ĉine:
1. [tuán] 2. 一組 [yīzǔ], 一队 [yīduì]
france:
brigade
germane:
Brigade 2. Trupp drog~o: Drogendezernat.
hebree:
חֲטִיבָה
hispane:
brigada
hungare:
brigád 1. dandár
itale:
brigata
japane:
旅団 [りょだん], 団 [だん], 隊 [たい], 組 [くみ]
nederlande:
brigade
pole:
1. brygada 2. brygada
portugale:
1. brigada 2. brigada
ruse:
бригада
slovake:
brigáda, pracovná čata
ukraine:
бриґада, команда, загін, артіль

fajrobrigado

Grupo de savistoj trejnitaj por tuje helpi okaze de brulego, inundo, aŭ ajna natur- aŭ hom-kaŭzita akcidento: tio koncernas la policon, kial vi telefonas al la fajrobrigado KrB ? subite ektintis sonorilo kaj […] en la strateton ruliĝis ruĝa fajrobrigada aŭtomobilo kun eskalo MkM ; la strutino […] senhezite formanĝis[…] la kaskon de la fajrobrigadestro LGA ; la tujaj komentoj laŭte laŭdis la lertan agadon de la nederlanda fajrobrigado kaj helpantaro [2].
2. Guido van Damme: Pli bone unu birdo en la mano, Monato, 1996/11, p. 19
angle:
fire brigade
beloruse:
пажарная каманда
ĉeĥe:
hasiči, hasičské družstvo, hasičský oddíl, hasičský sbor, požární družstvo, požární sbor, požárníci
france:
pompiers (subst.), sapeurs-pompiers
germane:
Feuerwehr fajro~a aŭtomobilo: Feuerwehrauto.
hispane:
cuerpo de bomberos
hungare:
tűzoltóság
itale:
pompieri, vigili del fuoco
japane:
消防隊 [しょうぼうたい]
nederlande:
brandweer fajro~a aŭtomobilo: brandweerwagen.
pole:
straż pożarna, oddział straży pożarnej
portugale:
corpo de bombeiros, brigada de incêndio
ruse:
пожарная команда
slovake:
hasiči, hasičský oddiel
ukraine:
пожежна команда, пожежна дружина

fajrobrigadisto

Profesiulo en fajrobrigado: homoj […] restadis dum horoj en liftoj ĝis la interveno de fajrobrigadistoj [3]; fajrobrigadistoj alvenis tro malfrue por savi la teatron [4]; la fajrobrigadistoj alvenas kiam ĉio forbrulis, ĝustatempe por observi la subcindrajn braĝojn [5].
3. Jozefo Lejĉ: Kuranta kurento-krizo, Monato, 2010/01, p. 12
4. Bardhyl Selimi: Tragedio en teatro, Monato, 2011/11, p. 15
5. Hamza Baksić: La fino de la mondo komenciĝas en Sarajevo, Monato, 1993/10, p. 8
angle:
firefighter, fireman
beloruse:
пажарнік
france:
pompier
germane:
Berufsfeuerwehrmann
hispane:
bombero
itale:
pompiere, vigile del fuoco
japane:
消防士 [しょうぼうし], 消防隊員 [しょうぼうたいいん]
nederlande:
brandweerman
pole:
strażak
portugale:
bombeiro

fajrobrigadano

Ano de fajrobrigado, speciale trejnita precipe por estingi brulegojn kaj tuje helpi la viktimojn: la magistrato de la ĉefurbo Prago postulas subvencion […] por kovri la kromajn kostojn de deĵoroj de la urbaj policanoj, fajrobrigadanoj kaj sanitaristoj [6]; la litova servo pri sanprotektado informis, ke miloj da policistoj, limgardistoj, fajrobrigadanoj kaj militistoj de internaj taĉmentoj estas tro grasaj [7]; en la deponejo de fajrobrigada muzeo oni povas rigardi 60 ceremoniajn kaj laborajn uniformojn de fajrobrigadanoj el 25 landoj [8].
6. jpa: Internacia kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2000/09, p. 9
7. last: Peza problemo, Monato, 2006/08, p. 15
8. Julius Hauser: Fajrobrigadanaj uniformoj, Monato, 2012/11, p. 14
beloruse:
пажарнік
ĉeĥe:
hasič, požárník
france:
pompier
germane:
Feuerwehrmann
japane:
消防隊員 [しょうぼうたいいん], 消防士 [しょうぼうし]
nederlande:
brandweerman
slovake:
hasič, požiarnik
ukraine:
пожежник

administraj notoj