Brusel/o

Bruselo ZR

GEOG
1.
Ĉefurbo1 de Belgujo, situanta centre (4°20′E, 50°50′N): je ĉirkaŭ 50 km sude de belga ĉefurbo Bruselo situas urbo Binche, kies nomo estas intime ligita kun fama kaj tradiciriĉa karnavalo [1]; kaj tiuj kiuj loĝas en Litomiŝlo nur apogu tiujn, kiuj loĝas en Bruselo kaj Nov-Jorko [2]; la tri ĉefaj EU-urboj – Bruselo, Luksemburgo kaj Strasburgo – situas ĉiuj rande de la franca kultur-areo [3]; la EU-ŝtatoj papage obeas la direktivojn el Bruselo [4]; oni povas vidi la Atomiumon en Bruselo [5].
2.
La meza dulingva regiono de Belgujo, konsistanta el 19 komunumoj, inter kiuj la plej grava estas la urbo Bruselo.
1. Maxime Lechien: Fama karnavalo en Binche, Monato, 2000/06, p. 16
2. Walter Żelazny: Pri la rilatoj inter inteligencio kaj plebo en la movado aŭ intelektulo inter plebanoj kaj nuda inter lupoj, La Ondo de Esperanto, n-ro 04/2000
3. Monato, Marko Naoki Lins: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio
4. Bertil Englund: Elefanto en porcelanbutiko, Monato, 2000/07, p. 4
5. Monato, Maxime Lechien: La parko de kanaloj en La Louvière
angle:
Brussels
beloruse:
Брусэль
bretone:
Brusel
bulgare:
Брюксел
ĉeĥe:
Brusel
ĉine:
1. 比利时首都 [bǐlìshíshǒudū], 布魯塞爾 [bùlǔsèěr]
dane:
Bryssel
finne:
Bryssel
france:
Bruxelles
germane:
Brüssel
greke:
Βρυξέλλεσ
hebree:
בריסל
hispane:
Bruselas
hungare:
Brüsszel
islande:
Brussel
itale:
Bruxelles
japane:
ブリュッセル [ぶりゅっせる]
katalune:
Brusseŀles
latine:
Bruxella
latve:
Brisele
nederlande:
Brussel
norvege:
Brussel
pole:
Bruksela
portugale:
Bruxelas
ruse:
Брюссель
skotgaele:
an Bhruiséil
slovake:
Brusel
slovene:
Bruselj
svede:
Bryssel
turke:
Brüksel
ukraine:
Брюссель

administraj notoj