8belg/o FK

8belgo

Ŝtatano de Belgujo: la prefero de belgo bone manĝi kaj trinki trovas sian originon en la „Ora“ 17a jarcento de Flandrio [1]; dume kuzino ekloĝis en Bruselo, kaj ŝi estas de tiam entuziasma belgo – se tiaj ekzistas [2]; Flandrio, regiono, en kiu vivas ses milionoj da nederlandlingvaj belgoj [3].
1. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
2. Monato, István Ertl: Pri orientiĝo kaj okcidentiĝo
3. Monato, Marko Naoki Lins: La Blok blokita ... aŭ ĉu?
angle:
Belgian
beloruse:
бэльгіец
bulgare:
белгиец
ĉeĥe:
Belgičan
france:
Belge (subst.)
germane:
Belgier
hebree:
בלגי
hispane:
belga
hungare:
belga
ide:
Belgiano, Belgo
japane:
ベルギー人 [ベルギーじん]
nederlande:
Belg
pole:
Belg
ruse:
бельгиец
slovake:
Belgičan
tokipone:
jan Pesije
ukraine:
бельгієць
volapuke:
Belgänan

belga [4]

Rilata al belgoj: mi esprimas nian koran fratan dankon al tiuj niaj belgaj samideanoj, kiuj tiel laboreme kaj zorge pretigis nian grandan feston [5]; la Belga konsulo en Buenos-Ayres sendis al sia registaro la sekvantajn sciigojn pri tiu ĉi kolonio: […] FK ; ĉu la belga reĝo Leopoldo la 2a estis vere belgo [6]?
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
6. Monato, Serge Zandandu Ntomono Zola/pg: Kiu estas Kabila?
angle:
Belgian
beloruse:
бэльгійскі
bulgare:
белгийски
france:
belge (adj.)
germane:
belgisch
hebree:
בלגי
hispane:
belga
hungare:
belga
ide:
Belgiana, Belga
japane:
ベルギーの [べるぎーの]
nederlande:
Belgisch
okcidentfrise:
Belgysk
pole:
belgijski
ruse:
бельгийский
slovake:
Belgický
ukraine:
бельгійський
volapuke:
Belgänik

Belgujo ZR

GEOGPOL Ŝtato situanta en okcidenta Eŭropo kaj limanta okcidente al Norda Maro, norde al Nederlando, oriente al Germanujo, sude al Francujo kun ĉefurbo Bruselo: Svisujo, Belgujo, Aŭstrujo, Kanado, […] [7]; eĉ en paca Belgujo, en Antverpeno 1911, la kongresa parolado devis esti senkolora pro proksimeco al pli potencaj ŝtatoj VivZam . SIN:Belgio
Rim.: Z en Lingvaj Respondoj skribas: estas vero, ke ekzistas tri Eŭropaj regnoj, por kiuj la sufikso „uj“ estas ne tute logika (Aŭstrujo, Belgujo kaj Svisujo), kaj se la Akademio trovus necesa anstataŭigi en ili la „uj“ per „i“, mi tion ne malkonsilus; sed fari propravole escepton por tiuj tri regnoj mi al niaj verkistoj ne konsilus, ĉar la Esperantistoj jam tro forte alkutimiĝis al la ĝisnunaj, neniom ĝenantaj nomoj de tiuj tre gravaj kaj ofte citataj regnoj, kaj por fari rompon en tiu alkutimiĝo mi ne vidas ian gravan neceson [8].
afrikanse:
België
angle:
Belgium
beloruse:
Бэльгія
bulgare:
Белгия
ĉeĥe:
Belgie
dane:
Belgien
finne:
Belgia
france:
Belgique, Royaume de Belgique
germane:
Belgien
greke:
Βέλγιο
hebree:
בלגיה
hispane:
Bélgica
hungare:
Belgium
ide:
Belgia
indonezie:
Belgia
interlingvae:
Belgica
islande:
Belgía
itale:
Belgio
katalune:
Bèlgica
latine:
Belgica
latve:
Beļģija
litove:
Belgija
nederlande:
België
norvege:
Belgia
okcidentfrise:
Belgje
pole:
Belgia
portugale:
Bélgica
ruse:
Бельгия
skotgaele:
an Bheilg
slovake:
Belgicko
svede:
Belgien
tokipone:
ma Pesije
turke:
Belçika
volapuke:
Belgän

administraj notoj