8bulgar/o PIV1

8bulgaro [1]

1.
(komune) Ano de la ĉefa etno de Bulgarujo: la bulgaroj estas sudslava etno.
2.
HIS=prabulgaro
Rim.: Ĝenerale rekomendindas uzi la pli precizan vorton, kiel „prabulgaro“ aŭ „tjurkobulgaro“; sed tio ne ĉiam eblas, ekz-e kiam oni priskribas la iompostioman asimiladon de la tjurkobulgaroj kaj slavoj en la Danuba Bulgarujo.
1. Akademio de Esperanto: 8a Oficiala Aldono, II.C.1
angle:
Bulgarian
beloruse:
1. баўгарын
bulgare:
1. българин
ĉeĥe:
Bulhar
france:
1. Bulgare (subst.)
germane:
Bulgare 1. Bulgare
hebree:
בולגרי
hispane:
1. búlgaro
hungare:
1. bolgár, bulgár
japane:
ブルガリア人 [ブルガリアじん]
nederlande:
1. Bulgaar
pole:
1. Bułgar
portugale:
1. búlgaro
ruse:
1. болгарин 2. булгар
slovake:
Bulhar
tokipone:
1. jan pi ma Pokasi
ukraine:
болгарин
volapuke:
1. Bulgaränan

bulgara

1.
(komune) Rilatanta al bulgaroj1, aŭ ilia etno kaj lando: la malnova bulgara lingvo estis unu el la ĉefaj fontoj de Slavono.
2.
HIS Rilatanta al la prabulgaroj aŭ ilia etno kaj lando: LIN en la familio de la tjurkaj lingvoj al la bulgara grupo oni alkalkulas la prabulgaran kaj la ĉuvaŝan lingvojn.
angle:
Bulgarian
beloruse:
баўгарскі
bulgare:
1. български
france:
1. bulgare (adj.)
germane:
bulgarisch 1. bulgarisch
hebree:
בולגרית
hispane:
1. búlgaro
hungare:
1. bolgár
japane:
ブルガリアの [ぶるがりあの]
nederlande:
1. Bulgaars
pole:
1. bułgarski
portugale:
1. búlgaro
ruse:
1. болгарский 2. булгарский
slovake:
bulharský
tokipone:
1. pi ma Pokasi
ukraine:
болгарський
volapuke:
1. Bulgaränik

Bulgarujo ZR (BG)

GEOGPOL Ŝtato en sudorienta Eŭropo (Balkano), kies ĉefurbo estas Sofio. SIN:Bulgario
angle:
Bulgaria
beloruse:
Баўгарыя
bulgare:
България
ĉine:
保加利亚 [bǎojiālìyà]
france:
Bulgarie, République de Bulgarie
germane:
Bulgarien
hispane:
Bulgaria
hungare:
Bulgária
indonezie:
Bulgaria
nederlande:
Bulgarije
okcidentfrise:
Bulgarije
pole:
Bułgaria
portugale:
Bulgária, República da Bulgária
ruse:
Болгария
slovake:
Bulharsko
tokipone:
ma Pokasi
volapuke:
Bulgarän

prabulgaro, tjurkobulgaro

HIS Tjurko, ano de historia popolo, kies unu branĉo konkeris la Balkanan Bulgarujon, alia iĝis ĉefa etno de la Volga-Kama Bulgarujo, kaj la tria iĝis la Kaŭkazaj balkaroj.
angle:
Proto-Bulgarian, Hunno-Bulgar
bulgare:
прабългарин
ĉeĥe:
prabulhar
germane:
Protobulgare
hungare:
óbolgár, bolgár-török
ruse:
булгар, праболгарин, протоболгарин
slovake:
prabulhar

Granda Bulgarujo

HIS Tjurka ŝtato kiu ekzistis en la 7a jc ĉirkaŭ la Azova Maro, ĝis la disiro de la prabulgaroj Okcidenten kaj Nord-Orienten.
angle:
Great Bulgaria
germane:
Großbulgarisches Reich
hungare:
Nagy Bolgária
ruse:
Великая Болгария

Volga-Kama Bulgarujo

HIS Tjurka ŝtato en la baseno de Kamo kaj ĉe la meza fluo de Volgo, kiun la mongoloj konkeris en la 13a jc kaj faris centro de la Ora Hordo.
angle:
Volga Bulgaria
bulgare:
Волжка България, Волжко-Камска България
germane:
Reich der Wolgabulgaren, Bulgarenreich an der Wolga
ruse:
Волжско-Камская Болгария

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
B~ujo : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
pra~o, tjurko~o: Mankas dua fontindiko.
pra~o, tjurko~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Granda B~ujo: Mankas dua fontindiko.
Granda B~ujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Volga-Kama B~ujo: Mankas dua fontindiko.
Volga-Kama B~ujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.